Filipo la 2-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filipo la 1-a (Portugalio))
Filipo la 2-a de Hispanio
Filipo la 1-a de Portugalio
Reĝo de Hispanio kaj Portugalio
Antaŭulo vidu sube
Sekvanto vidu sube
Persona informo
Felipe II
Naskonomo hispane Felipe II
portugale Filipe I
Naskiĝo 21-an de majo 1527 (1527-05-21)
en Palaco de Pimentel, Valadolido
Morto 13-an de septembro 1598 (1598-09-13) (71-jaraĝa)
en Monaĥejo de El Escorial, San Lorenzo de El Escorial
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo reĝa kripto de El Escorial vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioReĝlando Portugalio vd
Subskribo Filipo la 2-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio • Habsburga Hispanio vd
Patro Karlo la 5-a vd
Patrino Izabela de Portugalio vd
Gefratoj Maria de Aŭstrio • Infante Fernando of Austria • Johanino de Aŭstrio, Princino de Portugalio • Isabel of Castile • Margareta de Parmo • Tadea of Austria • Johano de Aŭstrio vd
Edz(in)o Maria Manuela de PortugalioMaria la 1-aElizabeto de ValoisAnna de Aŭstrio vd
Amkunulo Margaretha of Waldeck-Wildungen vd
Infanoj Karlo, princo de AsturioIzabela Klara Eŭgena de Hispanio • Catalina Micaela of Spain • Ferdinando Habsburgo • Infante Carlos Lorenzo of Spain • Diego de Aŭstrio • Filipo la 3-a • Infanta Maria of Spain vd
Parencoj Maria Manuela de PortugalioMaksimiliano la 2-aMaria la 1-a vd
Profesio
Okupo reganto vd
Reĝo de Hispanio
Filipo la 2-a
Dum 1556 - 1598
Antaŭulo Karlo la 1-a
Sekvanto Filipo la 3-a
Reĝo de Portugalio
Filipo la 1-a
Dum 1580 - 1598
Antaŭulo Sebastiano la 1-a, Henriko la 1-a
Sekvanto Filipo la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filipo la 2-a (Felipe II), estis reĝo de Hispanio (1556-1598) kaj de Portugalio (kiel Filipe I) (1580-1598). Li naskiĝis en Valadolido, je la 21-a de majo 1527 en la Palaco de Pimentel kaj mortis en El Escorial (Madrido), je la 13-a de septembro 1598.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de imperiestro Karlo la 5-a (Karlo la 1-a de Hispanio) kaj de Izabela de Portugalio. Li edziĝis kvarfoje: kun Maria Manuela de Portugalio, Maria Tudor, Izabela de Valois kaj Anna de Aŭstrione la sama kiel Anna de Aŭstrio (1601-1666).

Filipo reĝis el 1556, kiam abdikis lia patro. Li neniam uzis la titolon de reĝo de Hispanio, sed de Kastilio, Leono, Aragono, Navaro kaj de siaj tutmondaj teritorioj, kiuj etendiĝis en Eŭropo, la nove konkeritaj landoj en Ameriko kaj ankaŭ en Azio (Filipinoj, tiel nomataj laŭ lia nomo).

En 1580, post la morto sen filoj de la reĝo Sebastiano la 1-a de Portugalio en la batalo de Alcazarquivir, li estis agnoskita kiel reĝo ankaŭ de tiu lando, kaj de ĝiaj propraj konkeraĵoj. Dum tiu periodo oni prave diris ke en liaj posedaĵoj "neniam subiris la suno".

Li pasigis la plejmulton de la tempo en Hispanio, kaj specife en Madrido, kiun li potencigis kiel grava nova ĉefurbo. En la ĉirkaŭaĵoj, post grava batalo kontraŭ la franca reĝo (San Quintín/Saint Quentin), li konstruigis la Monaĥejon de Eskorialo, imponan monumenton kien li retiriĝis en la lastaj momentoj de sia vivo.

Lian reĝadon karakterizas senĉesa batalado, kontraŭ la francoj, turkoj (batalo de Lepanto), nederlandanoj, angloj (Granda Mararmeo), kaj ankaŭ kontraŭ diversaj malamikoj en la ibera duoninsulo mem (moriskoj, protestantoj).

Li suferis multajn malfacilaĵojn dum sia regado, ekzemple la malfacilan rilaton kun sia filo Don Karlo, kiun li enprizonigis kaj laŭ onidiroj murdis.