Filippo Baldinucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filippo Baldinucci
(1625-1696)
Bildo de Filippo Baldinucci, 1681.
Bildo de Filippo Baldinucci, 1681.
Persona informo
Naskiĝo 3-a de junio 1625
en Florenco, Italio
Morto 10-a de januaro 1696
en Florenco, Italio
Lingvoj itala vd
Profesio
Okupo arthistoriisto • politikisto • pentristo • historiistoverkisto vd
Aktiva en FlorencoMantuoFlorencoRomoFlorenco vd
Verkado
Verkoj Artists in biographies by Filippo Baldinucci vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filippo BALDINUCCI estis itala historiisto, biografo kaj verkisto pri la historio de la arto dum la baroka periodo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Baldinuĉi estas konsiderata la plej signifa historiisto pri artoj kaj artistoj en la baroka periodo.

Protektita de la familio Medici, li aspiris esti la nova Vasari, renovigante kaj vastigante liajn biografiojn kaj aldonante iujn artistojn preterlasitajn de "Vite"[1], precipe pri francaj kaj flandraj artistoj. Lia plej grava verko estis lia biografia vortaro de artistoj nomata "Notizie de 'professori del disegno da Cimabue in qua", kiu komencis esti publikigita en 1681 kaj daŭrigita post lia morto. Lia biografio de Gian Lorenzo Bernini estis publikigita en 1682.

Baldinuĉi devenis el grava familio apartenanta al la komerca elito de Florenco. Krom verkisto, li ankaŭ estis artisto, desegnis per kreto kaj modeligis en vakso. Multaj el liaj portretoj de amikoj estas en la kolekto de la "Galleria degli Uffizi". La Vilao Medicea di Castello, kie la "Accademia della Crusca" situas, havas sian pentraĵon, ian alegorion. La Muzeo Getty havas portreton en nigra kaj ruĝa kreto.

Li ankaŭ estis kuratoro de la artokolekto de la Medici, enkondukante novajn ideojn pri organizado de artaj kolektoj. Li estis la unua, kiu distingis la apartan manieron de ĉiu artisto en artaĵo, la tiel nomata mano de artisto, kiu atribuadis aŭtorecon al tiamaj pentraĵoj, kutime anonimaj.

La artoj glorantaj Filippon Baldanucci, pentraĵo de Pier Dandini, (1696)
Novaĵoj pri la desegno-instruistoj el Cimabue ĝis nun. (1681)

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Le vite de' più eccellenti pittori, scultori e architettori", verko de Giorgio Vasari, eldonita en 1550.
  2. LinkFang. Arkivita el la originalo je 2021-09-11. Alirita 2021-09-11.
  3. Treccani
  4. Museionline
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj