Filipo Neri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filippo Neri)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: sankta Filipo
Sankta
Philippus Nerius
Fondinto de la Kongregacio de la Oratorianoj
Fondinto de la Kongregacio de la Oratorianoj
Persona informo
Naskiĝo 21-a de julio 1515
en Florenco,  Italio
Morto 26-a de majo 1595
en Romo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj italalatina vd
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza" vd
Familio
Patro Francesco di Neri vd
Patrino Lucrezia di Andrea da Mossiano vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • pastro vd
Sanktulo
Kanonizo 12-a de marto 1622 de Gregorio la 15-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filippo Neri (naskiĝis en Florenco, en la 21-a de julio 1515 - mortis en Romo, en la 26-a de majo 1595) pli konata kiel la "Apostolo de Romo", estis itala sacerdoto kiu famiĝis dank'al la fondado de societo por la sekulara klerikularo nomata "Kongregacio de la Oratorio".

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Francesco kaj Lucrezia Neri, kiu mortis kiam Filipo ankoraŭ estis infano. Li havis du pli junajn fratinojn, Katerina kaj Elizabeta, kaj fraton kiu mortis kiam li estis tre eta. Lia patro, kiu alternis sian liberan profesion kun tiu de notario, estis tre amika al la dominikanoj, kaj la fratoj de la Monaĥejo de Sankta Marko bonvenigis Filipon Neri, instruis lin pri religiaj aferoj.

Filipo studis Homan Sciencon kaj post la 16-jariĝo foriris por helpi en la komerco de kuzo de sia patro, al la urbo Sankta Ĝermano, proksime de Monto Kasino. Ne malofte, li retiriĝadis por preĝi en eta surmonta kapelo, kiun posedis la benediktanoj de la Monto Kasino. Tie ĉi li difinis sian religian alvokiĝon, kaj en 1533 li decidis iri al Romo. Tre gaja kaj ludema homo, li famiĝis kiel la Sanktulo de la Ĝojo, danke al sia fama devizo: "For de mi la pekon kaj la malĝojon".

Beatigo kaj kanonizado[redakti | redakti fonton]

La lastaj jaroj de lia vivo estis markitaj alterne malsaniĝo kaj resaniĝo. En la 12-a de majo 1595, la kardinalo Cesare Baronio (1538-1607)[1], kiu lin sukcedis kiel sian superulon, preskribris al li la lastajn sakramentojn. Li mortis 80-jara, la 26-an de majo. En la 25-a de majo 1615 li estis beatigita de la papo Paŭlo la 5-a kaj kanonizita de la papo Gregorio la 15-a en la 12-a de marto 1622.

Memoro[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo Sankta Roĥo en Vieno (Aŭstrio) troviĝas dediĉita al li altaro, kiu bildigas la “personan Pentekoston”[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Enciclopedia_Italiana
  2. Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-10. Alirita 2019-03-10.
Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj