Filippo Villani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filippo Villani
(1325-1407)
"Divinna Commedia di Dante", verko eldonita e Filippo Villani inter 1390 kaj 1405.
"Divinna Commedia di Dante", verko eldonita e Filippo Villani inter 1390 kaj 1405.
Persona informo
Naskiĝo 1325
en Florenco, Italio
Morto 1407
en Florenco, Italio
Lingvoj itala vd
Memorigilo Filippo Villani
Profesio
Okupo verkistohistoriisto • arthistoriisto vd
Verkado
Verkoj Liber de origine civitatis Florentiae et eiusdem famosis civibus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filippo VILLANI estis itala humanisto, historiisto kaj kronikisto de Florenco, kiu vivis fine de la 14-a jarcento kaj komence de la 15-a jarcento. Li estis la filo de la kronikisto Matteo Villani, kaj daŭrigis la originalan Nuova Cronica de sia onklo Giovanni Villani ĝis la jaro 1382.

Filippo Villani obtenis katedron pri jurisprudenco en la Studio de Florenco en 1361. Li ankaŭ fariĝis kanceliero de la mezepoka komunumo Perugia en 1377, kaj konservis tiun postenon dum ses jaroj. Maljunaĝe, li vivis en Florenco kaj laboris kiel publika legisto de La Divina Commedia de Dante Alighieri.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Selby, Talbot R. "Filippo Villani and his Vita of Guido Bonatti," Renaissance News (Volume 11, Number 4, 1958): 243–248.