Filmo (fotografio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filmbendo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri filmbendo. Por informoj pri produkto de kino, vidu la artikolon Filmo.
Filmo 35mm de Kodak.

Filmo[1], filmbendo[2] estas bendo farita el celuloidoceluloza acetato, unuflanke kovrita de fotoemulsio konsistanta el mikroskopaj, lum-sentemaj (impresiĝemaj) kristaloj. La kvalito de la kristaloj determinas la sentemon, kontraston kaj distingivon de la filmo. Ĝi estas uzata en fotografio kaj kinematografio.

La filmo estas uzata por tre mallonga eksponado al lumo, kio donas tre malgrandan kemian ŝanĝon de la emulsio, proporcian al la kvanto de lumo absorbita de ĉiu kristalo. La efekto de la eksponado postulas kemian rivelon por doni videblan foton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Difino (1) de filmo en PIV
  2. Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, p. 208