Kinostelulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filmstelulo)
Steloj en la Walk of Fame.

En kinarto stelulo (ankaŭ kinostelulofilmostelulo) estas aktoro fama pro sia beleco, aktorkapablo, distrolerteco, ktp., kaj foje helpita de distrumpetado fare de amaskomunikiloj.[1][2] Tiukadre temas pri rimedo ege interesa por la kinindustrio, televido, amaskomunikiloj kaj distrindustrio ĝenerale. Aparta tipo de stelulo estas la seksosimbolo, koncepto kiu arigas geaktorojn kune kun aliaj famuloj, kiel kantistoj, dancistoj, sportistoj, edzoj aŭ edzinoj de famuloj ktp.[3]

La deveno de la termino «kinstelulo» estas iom dubinda, nome oni referencas aktorojn kiel stelo, ĉar tiuj simple estas belaj, brilas, estas plej alte kaj aspektas montrantajn propran inkandeskon.[4]

Aktuale, oni asocias kinostelulojn kun la stelaj bildoj kiuj figuras sur la pavimo de strato de Holivudo (nome Hollywood Boulevard). Temas pri la nomita Walk of Fame (Trotuaro de famo), iniciatita en 1960, kie pere de stelo sur la planko oni memorigas pri pli ol 2 000 aktoroj, reĝisoroj, kantistoj ktp, eĉ du hundoj nome Lassie kaj Rin Tin Tin. Estas ankaŭ aliaj memoriloj (kiel spuroj ĉefe de manoj stampitaj sur cemento), de roluloj de animacio kaj, laste, oni kolektas subskribojn por rajtigi la akceptadon ankaŭ de herooj de videoludoj.[5] Imite oni instalis similajn promenejojn por elstaraj figuroj ankaŭ en aliaj grandurboj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Albert, S. «Movie Stars and the Distribution of Financially Successful Films in the Motion Picture Industry». Journal of Cultural Economics 22 (4): 249-270. doi:10.1023/A:1007511817441.
  2. Albert, S. «Movie Stars and the Distribution of Financially Successful Films in the Motion Picture Industry». Journal of Cultural Economics 23 (4): 325-329. doi:10.1023/A:1007584017128.
  3. Shugan, S (2005). Moul, C, eld. A Concise Handbook of Movie Industry Economics. Cambridge: Cambridge University Press.
  4. Garber, Megan. «Why Do We Call Celebrities 'Stars'?». The Atlantic. Konsultita la 17an de Aprilo 2018.
  5. The Hollywood Walk of Fame