Filofeo (Leszczyński)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filofeo
Филофей (Лещинский)
Рафаил Богуславович Лещинский
Teodoro (post asketa monaĥiĝo)
metropolito de Siberio kaj Tobolsko
Eklezio Rusa Ortodoksa Eklezio
Komunumo Monaĥejo de la Grotoj de Kievo, Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno)
Elekto 4-an de januaro 1702
Persona informo
Naskonomo Рафаил Богуславович Лещинский
Naskiĝo 1650
en Krolevec, Niĵina regimento, Zaporoĵa Armeo
Morto 31-an de majo 1727
en Tjumeno, Tjumena distrikto, Tobolska provinco, Siberia gubernio, la Rusia imperio
Tombo Monaĥejo de Sankta Triunuo (Tjumeno)
Kategorio de sankteco sankta episkopo
Memortago 10-anjul (23-an)greg de junio
Religio ortodoksismo
Loĝloko Krolevec, Kievo, Tobolsko, Tjumeno
Ŝtataneco Rusia imperio
Alma mater la Kieva Spirita Akademio
Rango metropolito
Profesio
Okupo pastro vd
Aktiva en Tjumeno
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Filofeo en la Triunua katedralo. Tjumeno, 1912.
Informtabulo surloke de la tombo de Filofeo apud la Triunua katedralo. Tjumeno, 2013.
Ikono de sanktaj metropolitoj Filofeo kaj Paulo en la preĝejo de Petro kaj Paŭlo. Tjumeno, 2022.
Relikvujo kun la restaĵoj de Filofeo en la Triunua katedralo. Tjumeno, .
Monumento al Filofeo apud la Triunua monaĥejo. Tjumeno, 2022.

Metropolito Filofeo (laike: ruse Рафаил Богуславович Лещинский, Rafail Boguslavoviĉ Leŝĉinskij, pole Rafał Leszczyński; 1650, Krolevec, Niĵina regimento, Zaporoĵa Armeo — la 31-an de majo 1727, Tjumeno, Tjumena distrikto, Tobolska provinco, Siberia gubernio, la Rusia imperio) estis episkopo de la Rusa Ortodoksa Eklezio, metropolito de Siberio kaj Tobolsko (la 4-a de januaro 1702 — februaro 1711, la — februaro 1721), sanktulo je la rango de sankta episkopo, honorata la 10-anjul (23-an)greg de junio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1650 en la urbo Krolevec, finis la Kievan Spiritan Akademion kaj iun tempon servis kiel paroĥa pastro. Post vidviĝi li alfrontis dilemon — forlasi la pastrecon aŭ monaĥiĝi, ĉar la ortodoksa pastro ne rajtas edziĝi post la pastriĝo. Li monaĥiĝis en la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo kie montris sin aktiva kaj fervora, do iĝis ĝia mastrumanto kaj ne forlasis tiun postenon eĉ post esti nomumita estro de la Svenska monaĥejo, tiutempe dependa de la Monaĥejo de la Grotoj[1].

Tiutempe estiĝis bezono pri efika admnistrado de la Siberia eparĥio. Fine de majo 1700 metropolito Ignatij (Rimskij-Korsakov) forlasis Tobolskon pro malsaniĝo. En marto 1701 la postenon okupis Dimitrij (Tuptalo), kiun rekomendis al imperiestro Petro la Granda metropolito de Kievo Varlaam (Jasinskij). Li ankaŭ finis la Kievan Spiritan Akademion kaj monaĥiĝis en la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo. Sed Dimitrij rifuzis la translokiĝon al Tobolsko reference al sia malforta sano kaj regis la eparĥion el Moskvo. En januaro 1702 li estis nomumita metropolito de Rostovo kaj Jaroslavlo dum la siberian postenon okupis Filofeo[2]. Je episkopa rango lin ordinis provizora patriarko Stefan Javorskij[3].

La 4-an de aprilo 1702 Filofeo venis al Tobolsko akompanata de kelkaj asistantoj el kievaj monaĥoj. Situacio en la Siberia eparĥio estis sufiĉe plorinda — pastroj estis malriĉaj kaj grandparte subedukitaj, episkopa ĉefsidejo forbrulis en junio 1701, preĝejoj estis neglektataj. En 1703 li malfermis en Tobolsko spiritan lernejon. Danke al liaj petoj la ŝtato donacis al monaĥejoj kaj preĝejoj plurajn terenojn, falĉejojn kaj salajrojn pagatajn de paroĥanoj. Komenciĝis aktiva konstruado de preĝejoj, kies nombro en Siberio dum lia regado kreskis de 160 ĝis 448. Aktiviĝis misiisma laboro inter siberiaj indiĝenoj, antaŭe bremsata de la registaro ĉar laŭleĝe indiĝenoj transirintaj al kristanismo ne plu pagis jasakon forme de peltoj. En 1703 li sukcesis nuligi tiun regulon, do komenciĝis aktiva baptado de la ĥantoj, mansoj kaj nenecoj. En 1704 li sendis misiistojn al Mongolio kaj Ĉinio dum li mem navigis al Berjozovo por admoni lokajn ĥantojn akcepti kristanismon. En 1705 li sendis misiisman ekspidicion subestre de arkimandrito Adrian al Kamĉatko. En 1706 guberniestro Matvej Gagarin petis lin aktivigi la misiistan laboron kaj Filofeo sendas misiistojn al Berjozova kaj Surguta distriktoj. En 1708 ilia laboro provizore haltis, ĉar en Berjozova distrikto eksplodis indiĝena ribelo[3].

La 12-an de septembro 1709 Filofeo, grave malsaniĝinta, akceptis asketan monaĥiĝon kaj foriris al la monaĥejo de Sankta Triunuo en Tjumeno sub la nomo Teodoro (ruse Феодор)). Li esperis transdoni la eparĥion al posteulo kaj reveni al la monaĥejo de la Grotoj de Kievo por tie trankvile fini sian vivon. Historiisto Aleksandr Sulockij asertas ke Filofeo eĉ sendis tien siajn episkopajn sakristiaĵojn (ruse ризница). Sed la imperiestro estis okupita je urĝaj kaj gravaj problemoj kiel la ribelo de Bulavin, la Finna Milito kaj la perfido de Ivan Mazepa, do nur en marto 1712 li nomumis novan metropoliton — Johanon (Maksimoviĉ), kiu antaŭe estis ĉefepiskopo de Ĉernigovo[4].

Tamen siberia guberniestro Matvej Gagarin preferis ke Filofeo daŭrigu la aferon de kristanigo de la indiĝenoj. La 7-an de junio 1710 li reagis al sciigoj pri vizitado de paganaj idoloj fare de siberiaj indiĝenoj per ukazo al metropolito Teodoro, en kiu li unuafoje postulis amasan kristanigon de la siberiaj indiĝenoj[5].

Citaĵo
 И как сей [...] указ получишь, то, выбрав по своему усмотрению из монахов или священников человека доброго [...] велеть ему [...] ехать вниз великой реки Оби до Березова и [...] где найдут по юртам остяцким их прелестные боги шайтаны, тех огнем палить и рубить и капища их разорять, а вместо тех капищ часовни строить и святые иконы постановляти, и их, остяков и вогулич, приводить ко крещению и ко познанию единого в Троицы истинного Бога. И которые остяки малые и великие уверуют и крестятся, тем остякам [...] великого государя милость: ясачные доимки все оставлять указами и впредь не спрашивать [...]   Kaj post kiam vi tiun ĉi [...] ukazon ricevos, do, elektinte laŭ via bontrovo el monaĥoj aŭ pastroj bonan homon [...] ordonu al li [...] veturi malsupren laŭ la granda rivero Obo ĝis Berjozovo kaj [...] kie oni trovos en jurtoj ostjakaj iliajn tentajn diojn ŝajtanojn, tiujn oni per fajro bruligu kaj haku kaj paganajn sanktejojn iliajn detruu, kaj anstataŭ tiuj paganaj sanktejoj kapelojn konstruu kaj sanktajn ikonojn starigu, kaj ilin, ostjakojn kaj vogulojn, konduku al baptado kaj al ekkono de la unueca en Triunuo vera Dio. Kaj kiuj ostjakoj etaj kaj grandaj ekkredos kaj baptiĝos, al tiuj ostjakoj [...] de la granda caro favoro: jasakajn ŝuldojn oni ĉiujn nuligu kaj ne plu postulu [...] 
— Matvej Gagarin, guberniestro de Siberio, Ukazo de la 7-a de junio 1710

En la ukazo estis ordonite severe puni kontraŭulojn de ĝia plenumo: "Kaj se iu el voguloj aŭ ostjakoj agos kontraŭ tiu ĉi [...] ukazo, tiujn mortpuni" (ruse А естли кто из вогулич и остяки учинят противность сему [...] указу, и тем будет казнь смертная.)[5].

La novbaptitoj devis ricevi "kaftanojn blankajn kaj ĉemizojn [...] kaj grenon". Ĉe tio la guberniestro insistis ke la metropolito mem laŭeble partoprenu la ekspediciojn: "Kaj se eblas, do por plenumado de tio ankaŭ vi mem [...] veturu al tiuj ĉi lokoj kaj konduku tiujn idoladorantojn al la vera kristana kredo" (ruse А естли возможно, то того ради исправления и самому тебе [...] ехать в вышеписанные места и приводить тех идолопоклонников ко истинной ко христианской вере)[5]:

Filofeo tamen preferis eviti la penigan taskon kaj plu esperis pri baldaŭa reveno al Kievo. Sed en 1711 Gagarin vizitis Siberion kaj renkontiĝis kun Filofeo por admoni lin plenumi la mision kaj "akcepti sur sin laboron apostolan" (ruse принять на себя труд апостольства). Printempe 1712 Filofeo direktiĝis al la rivero Obo, komencinte serion da misiistaj vojaĝoj. Ĝis 1719 estis baptitaj preskaŭ ĉiuj ĥantoj kaj mansoj[5]. Laŭ ekleziaj raportoj, li baptis 40 mil indiĝenojn, inkluzive parton de tataroj. La ekspedicioj ampleksis la tutan Siberion, inkluzive areojn ĉe Jenisejo, Bajkalo ktp. Samtempe Filofeo devis denove regi la eparĥion, ĉar en junio 1715 Johano (Maksimoviĉ) mortis[6].

Gravan atenton Filofeo donis al la religia edukado de la novbaptitoj, al ilia materiala subteno kaj protektado kontraŭ arbitreco de lokaj administrantoj. Iuj orfoj el novbaptitoj akompanis lin kiel edukitoj kaj iuj eĉ loĝis en lia monaĥa ĉelo. Oni diris ke li estis kvieta, indulgema kaj sena je vanteco. Indiĝenoj mem eĉ en la dua duono de la 19-a jarcento konservis pri li bonan memoron kiel pri homo bonkora, kiu admonis ilin per vortoj[6].

Sed en 1719 Matvej Gagarin estis arestita kaj baldaŭ kondamnita al morto pro ŝtataj krimoj. Lia posteulo Aleksej Ĉerkasskij konsideris la misiistan laboron malgrava kaj neefika. Lian opinion trafe resumis historiisto Vasilij Tatiŝĉev:

Citaĵo
 [...] Филофей, архиепископ сибирский, по сказанию его, многие тысящи вотяков крестил, но когда посмотрим, то видим, что он не более сделал, как их перекупал да белые рубахи понадевал и оное в крещение причел.   [...] Filofeo, siberia ĉefepiskopo, laŭ lia rakonto, multajn milojn da ostajkoj baptis, sed kiam oni rigardas, do vidas ke li faris ne pli ol banis ilin kaj blankajn ĉemizojn disdonis kaj tion konsideris la bapto. 
— Vasilij Tatiŝĉev[6]

Aleksej Ĉerkasskij ĉesigis financadon de la misiista laboro kaj subtenadon de la novbaptitoj, ne plu donis monon por konstrui preĝejojn por la indiĝenoj kaj pagi ilian pastraron. Anstataŭ nuligi jasakon li ordonis altigi ĝin. Komenciĝis akra kontraŭstaro de la guberniestro kaj la metropolito, kiu provis uzi siajn malnovajn rilatojn kun Stefan Javorskij[6]. En 1720 Filofeo denove petis eksiĝon kaj permeson foriri al la monaĥejo de Sankta Triunuo. La 3-an de aŭgusto 1720 aperis cara ukazo, laŭ kiu li ricevis ŝtatan pension forme de 200 rubloj kaj 50 ĉetvertoj (143,36 kg) jare.

Filofeo proponis nomumi anstataŭ si Antonio (Staĥovskij), kiu ankaŭ finis la Kievan Spiritan Akademion kaj regis tiutempe la Ĉernigovan eparĥion. Petro la Granda skribis sur lia peto rezolucion: "Transigi se [Filofeo] estas maljuna kaj vere ne povas regi; se li tamen povas, prefere li restu iom pli" (ruse Перевести, ежели [Филофей] стар и весьма не может править; буде же может, то лучше бы он побыл). Antonio venis al Tobolsko en decembro 1721, ĝis tiu tempo Filofeo plu regis la eparĥion[7].

La imperiestro laŭdis misiistajn atingojn de Filofeo kaj stimulis lin al plura agado tiukampe. La 1-an de septembro 1720 aperis ukazo de la Senato, kiu liberigis la novbaptitojn de jasako kaj aliaj impostoj por tri jaroj. La 15-an de septembro estis eldonita laŭda dankpapero (ruse похвальная грамота) en kiu la imperiestro instigis lin al plua misiista agado. Lastajn vivojarojn Filofeo pasigis en vojaĝoj, baptante la indiĝenojn. Ĉe tio guberniestro Ĉerkasskij ne nur neniel helpis al li, sed eĉ aktive malhelpis. En 1724 Filofeo plendis al la Sankta Sinodo, ke li havas neniujn vivrimedojn, ĉar la guberniestro ne pagas al li la preskribitan pension kaj li loĝas en la monaĥejo kies kamparanojn kaj terojn la guberniestro ŝtatigis promesinte anstataŭe pagojn, kiuj tamen ankaŭ ne venas jam 4 jarojn. Tiutempe Aleksej Ĉerkasskij loĝis jam en Sankt-Peterburgo kaj surloke regis princo S. M. Kozlovskij, pri kies arbitreco Filofeo plendis. Komence de 1724 venis nova guberniestro Miĥail Dolgorukov, kiu persone enketis la plendojn kaj akuzojn de Filofeo kaj subtenis liajn iniciatojn. Oni denove faris donacojn al la novbaptitoj. En 1726 estis aranĝita nova misiista ekspedicio subestre de Filofeo al Obdorsko[7].

La 31-an de majo 1727 Filofeo forpasis kaj estis enterigita laŭe al sia testamento, en la monaĥejo de Sankta Triunuo en Tjumeno antaŭ la okcidenta enirejo al la Triunua katedralo, konstruita danke al liaj klopodoj. Li petis fari neniujn monumentojn kaj lasi sian tombon ebena tereno antaŭ la enirejo "por ke la preterpasantoj tretu miajn restaĵojn per la piedoj" (ruse дабы мимоходящие попирали прах мой ногами)[7].

Ukrainaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Filofeo delonge konatiĝis kun ukraina hetmano Ivan Mazepa. Ilia lasta renkontiĝo okazis en 1706, kiam Filofeo venis al Kievo por serĉi inter monaĥoj de la Monaĥejo de la Grotoj de Kievo bonajn metiistojn, kapablajn pentri ikonojn kaj ĉizi ikonostazon por la Monaĥejo de Sankta Triunuo en Tjumeno. Mazepa sendis kun li sian serviston, al kiu ordonis aĉeti en Siberio peltojn kaj "la alian kio povas esti mirinda" (ruse иное, что может быть за диковинку). En oktobro 1708 Mazepa perfidis Rusion ĉe kies flanko li militis kontraŭ Svedio kaj transiris al la sveda flanko. Filofeo simpatiis al la hetmano, do lin suferigis tiu sciigo. Li klopodis laŭeble subteni la ekzilitajn kamaradojn de Mazepa[8].

Grigorij Novickij[redakti | redakti fonton]

La plej fama el ili estis Grigorij Novickij, filo de kozaka militisto Ilja Novickij. Li ankaŭ finis la Kievan Spiritan Akademion, sed poste elektis militistan karieron kaj servis ĉe Ivan Mazepa, dum iu tempo estis lia reprezentanto ĉe hetmano Adam Mikołaj Sieniawski. En 1709 kolonelo Grigorij Novickij petis pardonon de la rusia imperiestro, sed ne ricevis ĝin, eble pro parencaj rilatoj kun Filip Orlik, posteulo de Mazepa. Aŭtune 1712 li kune kun 15 ukrainaj kozakoj estis ekzilita al Tobolsko. Laŭ peto de Filofeo li estis sendita al li kiel asistanto kaj loĝis kun li en la monaĥejo de Sankta Triunuo. Novickij akompanis la episkopon dum liaj misiistaj vojaĝoj kaj kolektis tie unikan materialon por sia studo "Konciza priskribo de la ostjaka popolo" (ruse Краткое описание о народе остяцком), kiu iĝis la unua etnografia studaĵo aperinta en la rusa lingvo kaj ĝis nun estas uzata de la sciencistoj kiel grava fonto[8].

Vasilij Ivanoviĉ Miroviĉ[redakti | redakti fonton]

Evidente Filofeo helpis ankaŭ al Vasilij Ivanoviĉ Miroviĉ, frato de Fjodor Miroviĉ. Lia frato estis grava kunlaboranto de Ivan Mazepa kaj sukcesis fuĝi eksterlanden, sed lia patrino Pelageja Zaĥarovna kun aliaj infanoj, bofilinoj kaj genepoj estis senditaj al Moskvo kaj en 1716 ekzilitaj al Siberio. Tion kaŭzis denunco de la edzino de Vasilij Miroviĉ laŭ kiu li planis fuĝi al Pollando. Ĉiuj familianoj estis setlitaj por eterne en Tobolsko (imperiestrino Elizabeto pardonis ilin nur en 1744) dum Vasilij Miroviĉ estis forsendita ege for, evidente al Orienta Siberio kaj nur poste aperis en Tjumeno, verŝajne danke al klopodoj de Filofeo. En 1764 famiĝos lia pranevo Vasilij Jakovleviĉ Miroviĉ, kiu provis liberigi el fortikaĵo Ŝlisselburgo la eksigitan Ivanon la 6-an por fari ŝtatrenverson, sed estis kaptita kaj ekzekutita[8].

Tombo kaj restaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1810 arĥimandrito Gavriil planis konstrui nartekson ĉe la okcidenta enirejo al la Triunua katedralo kaj beligi la tombon de Filofeo. Estis kreita la dezajno, sed la plano ne estis plenumita, ĉar Gavriil mortis kaj sen li "la konstruadon de la nartekso fari neniu kuraĝis" (ruse строение притвора учинить никто не отважился)[9]. En 1811 trezoristo Filadelf en sia mesaĝo al la konsistorio esprimis dubon pri tiu ĉi plano, atentigante ke ĝi sekvigos grandan rekonstruon de la katedralo kaj povos kaŭzi ĝian neripareblan damaĝon. Do oni vendis la preparitajn tiucele brikojn kaj nuligis la planon[10].

En 1821 arĥimandrito Amvrosij kreis super la tombo tomboŝtonon kun surskribo, bildo de anĝelo kaj portreto de Filofeo. Super la tomboŝtono aperis malgranda fera ŝedo. En 1890 laŭ ordono de arĥimandrito Filareto, la portreto kaj la surskribo estis grandigitaj, anstataŭ ŝtona barilo aperis tiu ligna, kun feraj finaĵoj, aperis sufiĉe larĝa ligna preĝeja perono, el kiu laŭ ŝtuparo oni povas veni al la dua etaĝo de la Transfiguriĝa alkonstruaĵo[9]. En tia stato ĝi aperas en la fotoj ekde la dua duono de la 19-a jarcento kaj ĝis la 1920-aj jaroj[11]. En 1926 la ligna preĝeja perono estis malmuntita de la muzeo, okupinta la monaĥejon. La muzeistoj argumentis ke la konstruaĵo estis tro kaduka kaj ŝirmis la malnovajn fenestrojn kaj pordojn de la katedralo[10].

En 1922 pastro Andrej Straĥov, servinta en la Ĉielira-Georga preĝejo, tiutempe regita de la Viva Eklezio, kune kun paroĥestro de la monaĥejo de Sankta Triunuo Aleksandr Meŝkov kaj kelkaj aliaj homoj, elfosis la restaĵojn de Filofeo kaj translokis ilin al la Oranta katedralo. Poste ili denove elterigis ilin kaj metis sub gisferan plankon en la Ĉielira-Georga preĝejo, apud maldekstra kolono. La 14-an de septembro 1923 ĉefpastro de la Ĉielira-Georga preĝejo Vladimir Marsov petis la Gubernian Ekzekutivan Komitaton permesi translokon de la restaĵoj el la monaĥejo al sia preĝejo[12].

Citaĵo
 Имею честь довести до сведения отдела о том, что к работам предлагаем приступить сегодня в 4 часа веч[ера] совершить перенесение останков митр[ополита] Фелофея завтра в 6 часов утра из б[ывшего] монастыря в Вознесенскую церковь.   Mi havas honoron sciigi la sekcion ke laborojn ni planas komenci hodiaŭ je la 4-a vespere fari translokadon de la restaĵoj de metropolito Filofeo morgaŭ je la 6-a matene el la eksa monaĥejo al la Ĉielira preĝejo. 
— Vladimir Marsov, ĉefpastro de la Ĉielira preĝejo [la 14-an de septembro 1923], Mesaĝo al la Gubernia Ekzekutiva Komitato

Laŭ legendo, la pastroj elprenis el la tombo nur kelkajn malnovajn aĵojn kaj translokis ilin al la preĝejo dum la restaĵoj mem jam estis kaŝitaj tie. Unu el la partoprenintoj, Andrej Straĥov, poste eksiĝis kiel pastro kaj laboris en la Tjumena Kontraŭreligia Muzeo, funkciinta en la Anunciacia katedralo, kien li transdonis "bukojn, sandalojn kaj parton de episkopa mantelo" de Filofeo, uzitajn kiel eksponaĵoj[13].

Post la Dua mondmilito en la eksa sidejo de la Urba Dumao denove ekfunkciis muzeo. La 29-an de majo 1946 speciala komisiono esploris la eksponaĵon N 1647 ekstere kaj interne kaj faris akton, en kiu estis skribite ke temas pri kesto kun vitraj muretoj, 90x36x25 cm granda, en kiu situas "ĉerketo sur piedetoj" (ruse гробик на ножках) kaj proponis redoni ĝin al la eklezio. Vic-episkopo D. A. Radionov respondis ke ĝi ne havas religian valoron[10]. La 6-an de decembro 1946 plenrajtigito pri aferoj de la Rusa Ortodoksa Eklezio ĉe la Tjumena Provinca Ekzekutiva Komitato informis la direktoron de la muzeo, ke la eksponaĵo ne havas muzean, nek religian valoron, do "la forprenon de la eksponaĵo el la muzeo la eklezio rifuzis" (ruse от изъятия экспоната из музея церковь отказалась). Sekve de tio ĉeeste de tjumena vic-episkopo (ruse благочинный) Aleksandr Siĉugov la eksponaĵo estis bruligita en la muzea forno, cindro volvita je papero kaj ŝtofo kaj sinkigita je glacitruo ĉe rivero Turo apud la muzeo. Antaŭ sia morto Aleksandr Meŝkov konfesis al Aleksandr Siĉugov ke li partoprenis la elprenon kaj kaŝon de la restaĵoj de Filofeo. Antaŭ sia forpaso Aleksandr Siĉugov verkis rememorojn en kiuj interalie rakontis ke restaĵoj de Filofeo estis en 1922 enterigitaj sub la fundamento de la Ĉielira preĝejo en Tjumeno. La 4-an de aŭgusto 2003 lia filino Ariadna Ankudinova venis al la monaĥejestro Tiĥon (Bobov) kaj rakontis pri la situo de la restaĵoj de Filofeo[14].

La 21-an de oktobro 2006 la restaĵoj estis solene translokitaj el la Ĉielira-Georga preĝejo al la monaĥejo[15].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 105. ISBN = 5901633040.
  2. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 108. ISBN = 5901633040.
  3. 3,0 3,1 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 109. ISBN = 5901633040.
  4. Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 109–110. ISBN = 5901633040.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 110. ISBN = 5901633040.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 111. ISBN = 5901633040.
  7. 7,0 7,1 7,2 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 112. ISBN = 5901633040.
  8. 8,0 8,1 8,2 Миненко, Н. А.. [2004] Тюмень: летопись четырех столетий (ruse), p. 116. ISBN = 5901633040.
  9. 9,0 9,1 Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 77. ISBN =.
  10. 10,0 10,1 10,2 Чупин, В. А.. (1992) Интерьер Троицкого собора // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея (ruse), p. 78. ISBN =.
  11. Чупин, В. А.. [1997] Священный уголок Сибири // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 66. ISBN =.
  12. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 284. ISBN = 9785853837270.
  13. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 285. ISBN = 9785853837270.
  14. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 283. ISBN = 9785853837270.
  15. Антуфьева, Н. Л.. (2018) Под защитой Святого Образа. Документальное повествование о Знаменском кафедральном соборе города Тюмени с 1624 года до наших дней (ruse), p. 286. ISBN = 9785853837270.