Filokalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Filokalio aŭ "Filocalia” (antikvgreke Φιλοκαλειν, laŭlitere, amo al la belo) estas kolekto de priasketaj kaj primistikaj tekstoj de la kristana Ortodoksa Eklezio.

Ĝi estis publikigita, greklingve, en Venecio en 1782 iniciate de Nikodemo Agiorita, nome Nikodemo de Monto Athos kaj Makario el Korinto. Ĝi tuj akiris grandan disvastiĝon en la slava mondo danke al traduko de ukrajna monaĥo Paisij Velicovskij.

Krom Biblio kaj aliaj tekstoj de la unuaj Patroj de la Eklezio, Filokalio estas unu el plej admirataj kaj fekundaj presitaj verkoj de la ortodoksa pieco. Pri ĝia asidua legiĝo flanke de fideluloj, insiste mencias la “Rakontojn de la rusa pilgrimulo”.

Tiu verko facile konfuziĝas kun samnoma antologio de tekstoj de Origeno el Aleksandrio kompilita en 358-359 de Sankta Bazilo kaj Gregorio de Nazianco.

Aro da tekstoj formantaj Filokalion

Ĝi enhavas verkerojn de:

  • Evagrio el Ponto
    • Kolekto de Instruoj pri Asketismo kaj la Trankvileco en la soleca vivo
    • Tekstoj pri distingoj rilate pasiojn kaj Penson
    • Eltiraĵoj el la Tekstoj pri la Intelekta Singardo
  • Sankta Jihano el Karpathos
    • Por kuraĝigi hindiajn monaĥojn al li skribintajn: 100 teksteroj
    • Priasketa parolado komisiita de la samaj monaĥoj
  • Sankta Maksimo la Konfesanto
    • 400 teksteroj pri amo (enkonduko al Elpidios la Presbitero)
    • 200 teksteroj pri Teologio kaj Enkarniĝo de la Difilo, verkitaj por Thalassios
    • Diversaj teksteroj pri Teologio, Dia Ekonomio, Virtoj kaj Malvirtoj
    • Pri la “Preĝo de Jesuo”
  • Thalassios el Libio
    • Pri la amo, memregado kaj pri vivo harmoniiĝanta kun la intelekto (kompilita de Paŭlo la Presbitero).
  • Nikitas Stithatos
    • Pri la praktikado de la Virtoj
    • Pri la intima naturo de la aĵoj kaj pri la Purigado de la intelekto: 100 teksteroj
    • Pri la Spirita Scio, Amo kaj Perfektiĝo de la Vivantoj: 100 teksteroj
  • Teoliptos, Metropolito de Filadelfio
    • Pri la intima agado en Kristo kaj pri Monaĥa Vivo
  • Sankta Gregorio el Sinajo
    • Pri Ordonoj kaj Doktrinoj, Admonoj kaj promesoj; pri la Penso, Pasioj kaj Virtoj kaj ankaŭ pri Sereneco kaj Preĝo: 137 teksteroj
    • Kromaj tekstoj
    • Pri la Signoj de la Graco kaj de Trompo, skribitaj por la konfesprenanto Longino: 10 teksteroj
    • Pri sereneco: 15 teksteroj
    • Pri la Preĝado: 7 teksteroj
  • Sankta Gregorio Palamas
    • Al lia moŝto Nun Xenia
    • Dekalogo el la Nova Testamento
    • Defendo pri tiuj kiuj devote praktikas asketecon
    • Tri tekstoj pri la korpureco
    • Elementoj de prinatura kaj priteologia sciencoj kaj pri Morala vivo kaj asketeco
    • Deklaracio pri la Sankta Monto por defendi tiujn kiuj devote travivas asketece.

Bibliografio

  • Petite Philocalie de la prière du cœur, Jean Gouillard, Points / Sagesses (n° 20), "initiation" à la Philocalie facilement accessible
  • Philocalie des Pères Neptiques, 11 volumes , Jacques Touraille, (1979)- 2 tomes chez Desclée de Brouwer et J.C. Lattès (1995) (épuisé). - Editions de Bellefontaine (2004) .

Eksteraj ligiloj