Filon de Larisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filon de Larisa
Persona informo
Naskiĝo
en Lariso
Morto
en Romo
Lingvoj antikva greka vd
Profesio
Okupo filozofo vd
Laborkampo filozofio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Filon de Larisa (greke Φίλων; latine Philon, ‏159 a.K. - 84 a.K.) estis greka filozofo. Li estis inter la skeptikuloj, kiel Klitomaĥo kaj Karneado antaŭ li, sed li ofertis pli moderan vidon de skeptikismo ol tiu de siaj instruistoj, permesante provizorajn kredojn sen certeco. Li estas konsiderata el la lastaj el la skeptikaj filozofoj de platona akademio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filon naskiĝis en la urbo Lariso (nun en la provinco de Tesalio en Grekio). Post studado en sia hejmurbo, li moviĝis al Ateno kie li estis studento de Klitomaĥo kiu gvidis la Platonan Akademion. En 110 a.K., post la morto de Klitomaĥo, Filon de Lariso heredis lian lokon kiel estro de la akademio. En 88 a.K., komence de la Unua Mitridata Milito, Filon forlasis Atenon kun sia disĉiplo Antioĥo de Aŝkelono kaj ekloĝis en Romo, kie li instruis retorikon kaj filozofion. Li kolektis ĉirkaŭ si multajn studentojn, la plej famaj el kiuj estis Cicerono. Filon de Lariso mortis en Romo, kaj post lia morto lia disĉiplo Antioĥo de Aŝkelono, kiu dume malfermis lernejon de filozofio en Aleksandrio, revenis al Ateno por rekomenci siajn studojn en akademio kies konstruaĵoj estis tute detruitaj fare de Lucio Kornelio Sulao en 86 a.K.

De ĉiuj skribaĵoj de Filon de Lariso nenio plurestis. Ni scias pri ili per Numenio de Apamea, Seksto Empiriko kaj Cicerono. Li estis inter la fluo de skeptikismo en la platona akademio kiu komenciĝis kun Arĥelao en la meza akademio kaj daŭris kun Karneado kaj Klitomaĥo en la tria akademio. Li rekonis, ke la sensoj trompas onin, sed kredis, ke oni havas la potencon kompreni la naturon de ĉiuj aferoj per nia intelekto. Ne estas klare, ĉu li celis la teorion de ideoj de Platono.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]