Filoskopedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filoskopedoj
Fitiso Phylloscopus trochilus
Fitiso
Phylloscopus trochilus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: [[]]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Filoskopedoj aŭ Phylloscopidae estas ĵus priskribata familio de malgrandaj insektovoraj birdoj iame lokitaj en la familio de Silviedoj. Ĝiaj membroj loĝas en Eŭrazio, kun teritorioj en Wallacea kaj Africa (kaj la Norda filoskopo kiu reproduktiĝas orienten en Alasko). Plej parto de specioj loĝas en arbaroj kaj arbustaroj kaj ofte kaptas predojn dumfluge.

Tiuj specioj estas de diversaj gransoj, ofte enhavantaj verdecajn plumarojn supre kaj flavecajn sube, aŭ pli senkolore grizecverdecajn al grizecbrunecajn kolorojn, varie malmulte aŭ neniom laŭ sezonoj. La vostoj ne estas tre longaj kaj enhavas 12 plumojn (malkiel la similaj specioj de la genro Abroscopus, kiuj havas 10 vostoplumojn).

La familio de Filoskopedoj enhavas nur du genrojn, Phylloscopus kaj Seicercus.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397. doi 10.1016/j.ympev.2005.05.015
  • Baker, Kevin (1997): Warblers of Europe, Asia, and North Africa. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-01169-9
  • Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (eldonistoj). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.