Filozofia lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filozofia lingvologika lingvo estas planlingvo, preskaŭ ĉiam apriora sur bazo de logika aŭ filozofia sistemo. La deirpunkto de tiuj projektoj estas la ideo, laŭ kiu estas eble konstrui lingvon tute logika, aŭ tute apriora, sen la "eraroj" de naturaj lingvoj, kiel antaŭjuĝoj, seksismo, pasioj, influoj de kulturo, ktp.

La plejparto de projektoj de filozofiaj lingvoj aperis en Anglio, Francio kaj Germanio dum 17-a kaj 18-a jarcentoj, sed estas precipe en Francio, post 1790, en revolucia erao, kie la ebleco de krei universalan lingvon, bazita en universala nomenklaturoklasifiko kaj en ĝenerala gramatiko, okazigis gravan debaton pri la reformo de lingvo kaj la influo de signoj en la procedo de pensado. Oni pensas, en tiu tempo, ke ĉiuj homoj estas egalaj, ne nur en rajtoj, sed ankaŭ en pensado, sekve kulturaj ideoj kontraŭlogikaj estas historiaj kreaĵoj simile al nelogika sistemo de mezurunuoj, kiun oni povis reformi.

Post, la romantismo kaj naciismo de 19-a jarcento, krom la evoluo de la logiko mem, seniluziigis plejparto de homoj pri la ebleco de krei filozofian logikan lingvon, sed kelkaj homoj daŭris kun tiu ideo. Eĉ en 20-a kaj 21-a jarcento, ĉefe pro miskompreno de lingvistikaj teorioj, kelkaj homoj insistis en filozofiaj lingvoj. La apero de komputiloj, fakte, ebligis la kreon de veraj logikaj "lingvoj" kaj oni ekkomprenis la malsamon inter la maŝina logiko de komputikaj lingvoj kaj de homaj lingvoj.

Hodiaŭaj logikaj lingvoj, kun specifaj celoj, estas Lojban kaj Loglan.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Jonathan Swift, jam en 18-a jarcento, ridindigis tiajn sistemojn en la vizito de Gulivero al la Akademio Lagado, kie vortoj eksuziĝis pro aludo al aferoj mem. Kvankam "komprenitaj en ĉiuj civilizitaj nacioj", diplomitoj troŝarĝiĝis pro la pezo de siaj aĵoj.

Ĝenerale, oni kritikas filozofiajn lingvojn pro neebleco de memorigado. Oni devas ĉiam pripensi vortojn kaj frazojn kaj tio malfaciligas la memoron, kiel oni povas konstati per matematiko. Vortoj de filozofiaj lingvoj emas, ĝenerale, esti tro proksimaj. Ekzemple, en Universalo, ligvo apogita tiam de scienca akademio de Hispanio, Ababa signifas oksigeno kaj Ababe hidrogeno, tiu tro malfaciligas memori ke akvo, ekzemple, havas du atomoj el abeba kaj unu el ababa kaj ne la malo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]