Filtrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Facila skemo de la mekanismo de separado per angula filtrado, speciala metodo de filtrado en kiu filtrilo, ofte membrana polimera, permesas dividi fluaĵon de likvidoj kaj solidoj (feed en la bildo), en alia de pura fluado (permeate) kaj koncentrita miksaĵo (retentate). Tiu tipo de mekanismoj estas uzata, por ejkzemplo, en la purigo de akvo por homa konsumo aŭ en la fabrikado de vinoj kaj bieroj.

Oni nomas filtrado la unueca procezo de separado de solidoj en suspensio pere de porhava mekanika rimedo, kiu povas esti nomata kribrilo, filtrilo ktp. En suspensio en likvaĵo pere de porhava rimedo, ĝi retenas la solidaĵojn pli grandajn ol la porhavaĵo kaj permesas la pason de la likvo kaj de partikloj pli malgrandaj ol la porhavaĵo.[1]

Ĝenerale la mekanika porhava rimedo uzita por la mekanika separado estas nomata filtrilo, aŭ foje populare kaj malpreciza simple: retoj aŭ toloj.

Ĝenerale oni uzaa la terminon filtri kiam oni referencas al la mekanika separado de partikloj pli malgrandaj ol koloida grando, (kribri kiam temas pri pli grandaj partikloj), aŭ kiuj ne videblas je simpla rigardo.

La aplikoj de la procezoj de filtrado estas tre ampleksaj, kaj ili troviĝas en multaj medioj de la homa aktiveco, kaj en la hejma vivo kaj en la industrio ĝenerale, kie estas partikulare gravaj tiuj industriaj procezoj kiuj postulas kemiajn teknikojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. {[1] Ingeniería Química: operaciones básicas, J. M. Coulson, J. F. Richardson, J. R. Backhurst kaj J. H. Harker, Tomo II, ĉapitro 9: Filtración, paĝo 413 isbn=8429171363, 3a eldono, Editorial Reverté, 2003.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]