Finaĵvorto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la Esperanta gramatiko, finaĵvorto estas vorto kiu bezonas finaĵon por roli en frazo. Ĝi konsistas el radikalo + vortklasa finaĵo (+ eventuala j kaj/aŭ n).

Ekzistas kvar specoj de finaĵvortoj:

  • O-vortoj (aŭ substantivoj): Ili ĉiam alprenas la vortklasan finaĵon o
  • A-vortoj (aŭ ne-primitivaj adjektivoj): Ili ĉiam alprenas la vortklasan finaĵon a
  • E-vortoj (aŭ derivitaj adverboj): Ili ĉiam alprenas la vortklasan finaĵon e
  • Verboj: Ili alprenas la vortklasajn finaĵojn i, as, is, os, us,u.

La malo de finaĵvorto estas vorteto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]