Financa krizo de 1997 en Azio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La landoj plej tuŝitaj de la financa krizo de 1997 en Azio.

La financa krizo de 1997 en Azio estis periodo de financa krizo kiu frapis multon de Orienta kaj Sudorienta Azio kiu komencis en julio 1997 kaj okazigis panikon de tutmonda ekonomia kolapso pro la antaŭaj okazoj de financa kontaĝo.

La krizo startis en Tajlando (tie konata kiel la krizo Tom Ĝum Goong; en taja: วิกฤตต้มยำกุ้ง laŭ tipa supo) kun la financa falo de la Tajlanda bahto post la Tajlanda registaro estis devigita reflosigi la bahton pro manko de eksterlanda valuto por subteni la ekvilibron de sia valuto rilate al la Usona dolaro. Tiam, Tajlando estos akirinta grandan eksteran ŝuldon kio faris, ke fakte la lando bankrotis eĉ antaŭ la kolapso de sia valuto.[1] Dum la krizo etendiĝis, en plej el Sudorienta Azio kaj Japanio falegis la valutoj,[2] senvaloriĝis la borsoj kaj aliaj financaj valoroj, kaj eksplodis enorma privata ŝuldo.[3]

Indonezio, Suda Koreio, kaj Tajlando estis la landoj plej tuŝitaj dela krizo. Ankaŭ Hongkongo, Laoso, Malajzio kaj Filipinoj estis frapitaj de la falo. Brunejo, Ĉinio, Singapuro, Tajvano, kaj Vjetnamio estis malpli tuŝitaj, kvankam ĉiuj suferis pro perdo de komercaj peto kaj fido tra la mondoregiono. Ankaŭ Japanio estis tuŝita, kvankam malplej grave.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Asian Financial Crisis: When the World Started to Melt". EuroMoney. Alirita la 16an de novembro 2015.
  2. Yamazawa, Ippei (September 1998). "The Asian Economic Crisis and Japan" (PDF). Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine The Developing Economies. 36 (3): 332–351. Arkivita el la originalo (PDF) la 24an de septembro 2015. Alirita la 27an de aprilo 2019.
  3. Kaufman: pp. 195–6

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Kaufman, GG., Krueger, TH., Hunter, WC. (1999) The Asian Financial Crisis: Origins, Implications and Solutions. Springer. ISBN 0-7923-8472-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]