Financoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La usona dolaro estas unu el multaj formoj de mono

Financoj estas termino rilata al la fluo de mono inter individuoj, entreprenojŝtatoj kaj ties pristudo. La financo estas branĉo de la ekonomiko kiue pristudas la akiron kaj administradon, pere de entrepreno, individuo aŭ ŝtato, de la fonduso necesa por plenumi siajn celojn kaj de la kriterioj per kiuj ĝi disponas el tio.

La financoj pritraktas, tiele, la kondiĉojn kaj oportunojn je kiuj oni akiras kapitalon, la uzadon de tiuj kaj la pagojn kaj interezojn kiujn suferas la transakciojn en mono. Krome financo povas esti difinita kiel arto kaj scienco administri monon.

La termino "financoj" devenas el la latina "finis", kio signifas fini. La financoj havas sian originon en la finigo de ekonomia transakcio pere de la transpago de financaj resursoj (je la transpago de mono finiĝas la transakcio).

Tiuj financaj transakcioj, eksistis ekde kiam la homo kreis la koncepton de mono, sed konfirmiĝis jam laŭ nuna formo komence de la moderna epoko kiam aperis la unuaj monpruntistoj kaj komercistoj kiuj setligis traktatojn pri financa matematiko kie oni menciis temojn kiel la kalkulo de interezoj aŭ la uzado de financaj raportoj (Historio de kapitalismo)

Financado

IKEV "Financado estas parto de la entreprena ekonomiko kiu okupiĝas pri la demando, kiel provizi entreprenon plej efike per mono kaj/aŭ kredito, por ke ĝi povu funkcii bone. Se la termino aplikiĝas al nacia ekonomio, ĝi rilatas al la publikaj financoj." [1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 144, numero 1030, kapvorto financing

Areoj de aplikado

Ene de la financaj servoj oni havas la Bankismon kaj Instituciojn rilatajn (kreditistoj, bankadministristoj, fidatistoj).

Persona financplanado. Financplanistoj. Investado. Makleristoj. Valoranalizistoj. Negoc-papera kapitalo. Akcia kapitalo. Investobankoj. Nemoveblaĵoj. Makleristoj je nemoveblaĵoj. Valuistoj. Monpruntistoj. Hipotekistoj. Administrantoj. Asekuroj. Asekuristoj.

Rilataj areoj

Eksteraj ligiloj

(en la hispanna)