Finatoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asfalta finatoro laboranta.

Finatoro[1] estas ŝosea maŝino destinita por prilaboro de betonmiksaĵo aŭ asfalto (surmeto, kompaktigo, ebenigo, surfaca glatigo).

Ekzistas finatoroj por betono aŭ asfalto por stratoj.

En 2015 finatoro laboris ĉe aŭtovojo apud Berlino kaj povis fari samtempe aŭtovojon de 15.50 metroj de larĝeco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La maŝino konsistas el:

  • ujo kiu ricevas la materialon (asfalto, betono), verŝita de kamionoj
  • stirkabino, kie la ŝoforo mastras la tutan maŝinon
  • transporta bendo kiu portas la varojn en la aliaj partoj de la masîno
  • ŝraŭbo
  • ĉenbendo aŭ raŭpo por movigi la maŝinon
  • tablo por ebeniĝo de la finata materialo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laboratorio de Ĉikago volis krei maŝinojn por plirapidigi konstruojn de stratoj. Ili do serĉis firmaon por apliki tion, kaj en 1934 Kompanio Barber-Greene kreis unuan finatoron. Ĝi estis patentita en Usono en 1938.

Fabrikantoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laù Terminaro de Betono kaj de Betonistaj Laboroj - 2016 -ref 119 Jan Werner