Fine and Mellow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Billie Holiday: ŝelakdisko kun „Strange Fruit“ kaj „Fine and Mellow“ de Commodore Records el 1939
Billie Holiday: ŝelakdisko kun „Strange Fruit“ kaj „Fine and Mellow“ de Commodore Records el 1939

Fine and Mellow estas ĵazkanto, kiun Billie Holiday verkis kaj surdiskigis en la jaro 1939.[1] Ĝi estas bluso de la 12-takta formo AAB. En la teksto Holiday plendas la mistraktadon de virino per la manoj de sia amanto, eble de prostituisto aŭ fripono. [2]. La kanto komencas per la strofo:

Mia ul' ne min amas, mistraktegas min.
Mia ul' ne min amas, fie traktas min.
Estas l' ul' plej aĉa kiun vidis mi[3]

Versioj de Billie Holiday[redakti | redakti fonton]

Billie Holiday, fotita de Carl van Vechten
  • 20-an de aprilo 1939 - unua sonregistrado de la kanto kun la orkestro de Frankie Newton por Commodore Records
  • 25-an de junio 1944 - registrad-kunsido de Billie Holiday kun Roy Eldrige, Charlie Shavers, Ben Webster, Art Tatum, Slam Stewart k.a.
  • 15-an de decembro 1945 - prezentado en Apollo Theater kun la orkestro de Hot Lips Page
  • 27-an de majo 1946 - Jazz at the Philharmonic (Carnegie Hall) kun Buck Clayton, Trummy Young, Coleman Hawkins, Illinois Jacquet, Lester Young, Tiny Grimes, Curly Russell
  • 3-an de septembro 1949 - prezentado dum spektaklo den la televidstacio NBC kun Wild Bill Davison, Cutty Cutshall, Peanuts Hucko, George Wettling
  • 14-an de novembro 1952 - prezentado en la Carnegie Hall kun la Duke Ellington Orchestra
  • 24-an de januaro 1954 - prezentado en Bruselo kadre de Jazz Club USA kun Carl Drinkard, Red Mitchell, Elaine Leighton (Verve)
  • 10-an de novembro 1956 - prezentado kun Chico Hamilton, Kenny Burrell, Al Cohn, Tony Scott kaj Buck Clayton en la Carnegie Hall (Verve)
  • 5-an de decembro 1957 - provregistrad por la elsendo de The Sound of Jazz kun Mal Waldron kaj ĉiustelularo
  • 8-an de decembro 1957 . registrado de The Sound of Jazz (CBS) [4]
  • 5-an de oktobro 1958 - prezentado sur la Monterey Jazz Festival kun Buddy DeFranco, Benny Carter, Gerry Mulligan, Mal Waldron, Eddie Khan, Dick Berk (Black Hawk)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Clarke Donald: Billie Holiday – Wishing on the Moon. Eine Biographie, Piper Verlag 1995, ISBN 3-492-03756-9
  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3. Auflage); ISBN 978-3-7618-1414-7
  • Manfred Scheffner Bielefelder Katalog Jazz 1985, 1988, 2001

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jacobs, Dick & Harriet. Who Wrote That Song?, Writers Digest Books (1994) - ISBN 0-89879-639-3, S. 70
  2. Kiam la kanto tekstas „ pri malkrudegaj pantalonoj kun flavaj strioj“, tio eble estas indiko pri „prostituistoj kaj friponoj, kunkiuj ŝi vagadis“. Komp. Julia Blackburn. Billie Holiday Berlino 2006, p. 274
  3. My man he don't love me he treats me oh so mean/My man he don't love me he treats me oh so mean/He's the meanest man that I've ever see
  4. Laŭ opinio de Nat Hentoff ĉi tiu registrado estis la kulmino de la elsendo. Komp. Hentoff Fine and Mellow (NPR)