Fingal (Irlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fingal
local government county in Ireland • graflando de Irlando

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 296 214  (2016) [+]
Loĝdenso 652 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 53° 28′ N, 6° 13′ U (mapo)53.4597-6.2181Koordinatoj: 53° 28′ N, 6° 13′ U (mapo) [+]
Areo 454,6 km² (45 460 ha) [+]
Fingal (Irlando)
Fingal (Irlando)
DEC
Fingal
Fingal
Situo de Fingal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fingal [+]
vdr
Fingal en Irlando (malhela verda)

Fingal (Fine Gall en la irlanda, signifas "fremda tribo") estas administra county (graflando) de Irlando, formita en 1994 el la historia graflando Dublino.

La historia graflando de Dublin estas tiel granda, ke oni administre disigis ĝin je 4 municipoj, unu por la urbocentro kaj la aliaj por la ĉirkaŭaĵoj. Fingal estas unu el tiuj. Ĝi konsistas el kelkaj malgrandaj urboj kaj havas ĉirkaŭ 300 000 loĝantojn[1].

La originala nomo devenas de la malnova gaela Fionn Gall kiu signifas "justaj fremduloj"[2]. Fingal, laŭ la kelta epopeo, estas la salmo de scio, kiun la druido Fingol provas kapti senĉese. La tago, kiam li kaptas ĝin, lia disĉiplo, kaj estonta finna reĝo de Irlando , estas makulita per graso de la fiŝo, kiu estas rostita.

Salmo de Scio, skulptaĵo en Belfast. La fiŝo estas reprezento de saĝeco, Ĉar tiu fiŝo posedus ĉiujn sciojn de la mondo, ĝi ankaŭ estus pli saĝa ol la homo.
Salmo de Scio, skulptaĵo en Belfast. La fiŝo estas reprezento de saĝeco, Ĉar tiu fiŝo posedus ĉiujn sciojn de la mondo, ĝi ankaŭ estus pli saĝa ol la homo.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

David Healy, esperantisto kaj politikisto de la irlanda Verda Partio (Green Party), estas de duonjaro urbestro de Fingal (2020)[1], unu el la kvar municipoj kiuj konsistigas Dublinon[1]. La municipa konsilio havas 40 membrojn el 7 partioj (kaj kelkaj membroj ne apartenas al ajna partio)[2].

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

La heraldiko por Fingal tekstas "Flúirse Talaimh is Mara" kiu signifas "Abundo de Tero kaj Akvo". La devizo reflektas la fortajn agrikulturajn kaj fiŝbredajn ligojn asociitajn al la areo. Ĝi ankaŭ havas vikingan ŝipon, kiu reprezentas la alvenon de la skandinavianoj en Fingal, kie ili integriĝis kun la ekzistantaj irlandanoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Fingal estas la ĉefa hortikultura regiono de Irlando, produktante 50% de la tuta nacia legomproduktado kaj 75% de la forceja kultivado en la lando. Tamen produktadaj regionoj frontas grandan premon de aliaj evoluoj kaj kamparaj urboj fariĝas dormejoj por la urbo Dublino.

Howth Harbour estas la plej granda fiŝkapta haveno sur la Orienta marbordo kaj la kvina plej granda en la lando.

La Instituto pri Teknologio, Blanchardstown kaj la Internacia Flughaveno de Dublino situas ene de la graflando.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (eo) Robert Nielsen, Esperantista urbestro volas verdigi la municipon, Libera Folio, la 30-an de novembro 2020.
  2. 2,0 2,1 (en) Roderick W. McDonald: "Outsiders, Vikings, and Merchants: the context dependency of the Gall-Ghàidheil in medieval Ireland and Scotland". En: Journal of the Australian Early Medieval Association, jarkolekto 2015, Vol. 11, p.. 67