Fingrolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fingroalfabeto)
Usona fingro-alfabeto

Fingrolingvo, nomata ankaŭ fingro-alfabetodaktilologio[1], servas al literumado de vorto helpe de la fingroj. Dum signolingva komunikado kun surdulojmalbone aŭdantaj homoj ĝi estas uzata por literumi precipe nomojn kaj vortojn, por kiuj ne jam ekzistas signolingvero. Laŭsituacie oni fingro-alfabetas por substreki vortojn el la parola lingvo, anstataŭ uzi la signolingvan geston. Oni povas uzi ĝin ankaŭ sendepende de signolingvoj.

Estas internacia fingrolingvo, sed ĝi ne estas disvastiĝita. En iuj landoj estas pli figrolingvaj abocoj. Ekzemple en Hungario oni povas elekti inter daktil kaj fonomimiko. Surduloj pli konas kaj uzas fonomimikon, kiuj estas instruita ankaŭ lerneje. Fonomimika aboco estas uzita per fonomimika metodo, kiu ligas mansignojn al fonoj kaj literoj. Ĝi uzas ne nur la manon kaj fingrojn, sed ankaŭ vizaĝon kaj aliajn korpopartojn. Estas sonoj, kiujn malfacile aŭdantaj uloj ne povas diferenci laŭ aŭdo, sed havas separitajn fonomimikan signon.

Fingrolingvo povas esti unu- aŭ dumana. Dumana estas alfabeto uzita de Brita signolingvo; aliaj ekzemploj por dumanaj alfabetoj uzitaj en Bharato, Nov-Zelando, Aŭstralio, Ĉehio kaj parte en Sud-Afriko. Japana fingrolingvo ne estas alfabeto, sed silabario. Kutime ne estas diferenco inter majuskloj kaj minuskloj. Lorm estas taktila figrolingvo uzita de surdblinduloj. Ĝi estas inventita de Aŭstra poeto kaj skribisto Hieronymus Lorm, kiu iĝis surdblinda.

Fingrolingvoj estas kodoj por parolitaj lingvoj, do ili povas esprimi ĉiun rapide (300 literoj per unu minuto). Precipe estas uzitaj kun simbolaj signoj, kiuj estas pli rapidaj. Ĝi estas malkomforta longtempe, kaj uzanto povas mankigi literojn, kiu malfacilas komprenadon.

Signolingvoj havas ilian literuman sistemon, kiu estas miksita en simbolaj signoj. Precipe nomoj kaj fakvortoj estas montritaj tiel. Fremdaj lingvoj uzas ofte sonoj, kiuj estas nekonitaj en nacia lingvo; do oni povas literumi literumitajn nomojn.

Singolingvoj kaj fingrolingvoj estas utilaj ankaŭ por aŭdantuloj, kiuj havas ian parolproblemon (ekzemple balbutado, disleksio, apopleksio), ĉar parolcentro ricevas novajn impulsojn de movcentroj kaj movmemoro. Oni uzas aliajn metodojn por aŭdantoj, kiun por surduloj kaj malfacile aŭdantoj.

Fingrolingvo estas praa komunika metodo. Ĝi estis ankaŭ en Antikva Egiptio konita. Antikvaj civilizacioj uzis ĝin anŝtataŭ kriado, por direkti korusojn kaj militistojn. Brachoho-keironomia estas signosistemo por muziko. Ankaŭ arto montras karakterajn movojn, ekzemple de Budho Gotamo aŭ Kristo. En Bharato religiaj signoj ligas al parolo de manoj.

Unue Juan Pablo Bonet publikis tutan fingrolingvon en 1620; tiu estis verŝajne de Benediktanoj. Pedro Ponce de León instruis Hispanan lingvon por surdaj infanoj helpe de tiu alfabeto.

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Daktil en la hungara Vikipedio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fingeralphabet en la germana Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]