Finigu Infan-Prostituadon kaj Komercon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La organizo Finigu Infan-Prostituadon kaj Komercon, aŭ en angla End Child Prostitution and Trafficking (ECPAT International) estas tutmonda reto de organizoj de civila socio kiu funkcias por finigi la seksan ekspluatadon de infanoj. Ĝi fokusigas en la haltigado de la reta seksa ekspluatado de infanoj, la infankomerco por seksaj celoj kaj por la seksa ekspluatado de infanoj en la industrio de veturado kaj turismo.

La reto ECPAT International konsistas el 104 membraj organizoj en 93 landoj.[1] Ties sekretariaro havas sidejon en Bangkoko, Tajlando, havigante teknikan subtenon al membraj grupoj, kunordigante esploradon, kaj administrante internaciajn defendokampanjojn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "ECPAT International". ECPAT International. Alirita la 28an de Novembro 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]