Finna signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Finna mansigna lingvo)
finna signolingvo
Suomalainen viittomakieli
signolingvo • lingvo • moderna lingvo
Swedish Sign Language family
Parolata en Finnlando
Parolantoj 15 000
Signantoj 5000 (taksita)
Lingvistika klasifiko
parenca al sveda signolingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sgn-FI
  ISO 639-3 fse
  Glottolog finn1310
Angla nomo Finnish Sign Language
Franca nomo langue des signes finnoise
vdr

La finna signolingvo estas la signolingvo plej kutime uzata en Finnlando. Laŭtakse estas 5000 finnaj surduloj kiuj havas la finnan signolingvon kiel patrinan lingvon. Lingvistike la finna signolingvo plej parencas al la sveda signolingvo, de kiu ĝi komencis apartiĝi kiel sendependa lingvo meze de la 19-a jarcento.

Finna juro agnoskis la finnan signolingvon kiel unu el la finnlandaj enlandaj (malfremdaj) lingvoj en 1995 kiam ĝi estis inkluzivita en la novigita konstitucio. Finnlando tiam iĝis la tria lando en la mondo kiu agnoskis signolingvon kiel naturan lingvon kaj la rajton uzi ĝin kiel patrinan lingvon.

Kursoj en la signolingvo estas instruataj en Finnlando ekde la 1960-aj jaroj. Tiam, oni instruis mansignojn sed sekvis finnan vortordon (vidu Mane kodita lingvo). Poste, esplorado pri signolingvoj ĝenerale kaj la finna signolingvo aparte konstatigis, ke signolingvoj emas havi tre malsaman gramatikon al parolataj lingvoj; la instruado de la finna signolingvo diverĝis de la parola finna lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]