Finnaj eŭro-moneroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Finnlando, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La finnajn eŭro-monerojn produktigas la Banko de Finnlando.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la finnaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
Flago-de-Belgio.svg Belgio
Flago-de-Estonio.svg Estonio
Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
Flago-de-Francio.svg Francio
Flago-de-Germanio.svg Germanio
Flago-de-Grekio.svg Grekio
Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Flago-de-Irlando.svg Irlando
Flago-de-Italio.svg Italio
Flago-de-Kipro.svg Kipro
Flago-de-Latvio.svg Latvio (ekde januaro 2014)
Flago-de-Litovio.svg Litovio (ekde januaro 2015)
Flago-de-Luksemburgio.svg Luksemburgo
Flago-de-Malto.svg Malto
Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
Flago-de-Andoro.svg Andoro (moneroj ekde 2014)
Flago-de-Monako.svg Monako
Flago-de-San-Marino.svg San-Marino
Flago-de-Vatikanurbo.svg Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Flago-de-Hungario.svg Hungario
Flago-de-Pollando.svg Pollando
Flago-de-Rumanio.svg Rumanio

En Finnlando, laŭ leĝo, oni rondigas ĉiujn sumojn kontante pagatajn al la plej proksima multoblo de 5 cendoj. Tial oni ne bezonas la 1-cendajn kaj 2-cendajn monerojn, kaj malmultaj tiaj estis stampitaj. - La finnaj eŭro-moneroj havas tri malsamajn desegnaĵojn. La eta litero videbla sur la moneroj, ekz. sub la kapo de la sabro en la 1–50-cendaj moneroj, estas tiel nomata monmajstra marko. En ĉiuj finnaj eŭro-moneroj ĝis la fino de 2006 la litero estas "M", el la familia nomo de Raimo Makkonen, la direktoro de la monfarejo. Ekde 2007 ĝin anstataŭas la literoj "FI" por Finnlando kaj krome estas aldonita eta insigno de la monfara kompanio.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
1ec fin.png
2ec fin.png
5ec fin.png
Heraldika leono de Finnlando, antaŭe sur la finna markka (marko).
Desegnis Heikki Häiväoja.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
10ec fin.png
20ec fin.png
50ec fin.png
Heraldika leono de Finnlando, antaŭe sur la finna markka (marko).
1,00 € 2,00 € 2,00 € memorigaĵo
1e fin.png
2e fin.png
2e 2004 fin.png
2 cignoj super finna pejzaĝo.
Desegnis Pertti Mäkinen.
Beroj kaj folioj de marĉa rubuso.
(Kamemoro, Rubus chamaemorus L.).
Desegnis Raimo HEINO.
Memorigaĵo pro la
pligrandiĝo de la EU, 2004.

La ĉirkaŭo de la 2-eŭra monero surhavas la vortojn SUOMI FINLAND, respektive la finnan kaj la svedan vortojn por Finnlando, kaj tri kapojn de leono.

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj