Saltu al enhavo

Fino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fino estas vorto por indiki

  1. la ĉeson aŭ ĉesigon de io, aŭ
  2. la lastan parton de io (en spacatempa signifo).

Komparu kun: finaĵo, finalo, ekstremo, komenco, mondofino.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ekzistas pluraj (36, kaj 25 pri komenco) proverboj pri fino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĉio havas finon. 
  • Citaĵo
     Fino bona, ĉio bona. 
  • Citaĵo
     La fino kronas la verkon. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]