Fiska politiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En ekonomiko kaj politika scienco, fiska politiko estas la uzado de registaraj enspezo-kolektado (ĉefe per impostoj) kaj elspezaro por influi super la ekonomio.[1] Laŭ la Kejnsisma ekonomiko, kiam registaro ŝanĝas la nivelojn de impostado kaj la registaran elspezaron, ĝi tuŝas la agregitan mendadon kaj la nivelon de ekonomia aktiveco. Fiska politiko povas esti uzata por stabiligi la ekonomion laŭ la fluo de la negoca ciklo.[2]

La du ĉefaj rimedoj de la fiska politiko estas la ŝanĝoj en la nivelo kaj kompono de impostado kaj registara elspezaro en variaj sektoroj. Tiuj ŝanĝoj povas tuŝi la jenajn makroekonomikajn variablojn, inter aliaj, en ekonomiko:

Fiska politiko povas esti distingata el monpolitiko je tio ke fiska politiko temas pri impostado kaj registara elspezaro kaj estas ofte administrata de plenuma povo laŭ la leĝaro de temporegado, dum monpolitiko temas pri mondisponeblo, pruntidicoj kaj interezindicoj kaj estas ofte administrata de centra banko aŭ simila monaŭtoritato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Concise Encyclopedia of Economics: Fiscal Policy
  2. O' Sullivan, Arthur. (2003) Economics: Principles in action. Upper Saddle River, New Jersey 07458: Prentice Hall, p. 387. ISBN 0-13-063085-3. Arkivigite je 2016-12-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-20. Alirita 2021-03-01.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Simonsen, M.H. The Econometrics and The State Brasilia University Editor, 1960 - 1964.
  • Heyne, P. T., Boettke, P. J., Prychitko, D. L. (2002): The Economic Way of Thinking (10a eld). Prentice Hall.
  • Larch, M. kaj J. Nogueira Martins (2009): Fiscal Policy Making in the European Union – An Assessment of Current Practice and Challenges. Londono: eldonejo Routledge.
  • Hansen, Bent (2003): The Economic Theory of Fiscal Policy, Volume 3. Londono: eldonejo Routledge.
  • Anderson, J. E. (2005). Fiscal Reform and its Firm-Level Effects in Eastern Europe and Central Asia, William Davidson Institute Working Papers Series wp800, William Davidson Institute at the University of Michigan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]