Fitolakacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fitolakacoj
amerika fitolako (Phytolacca americana)
amerika fitolako (Phytolacca americana)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Fitolakacoj Phytolaccaceae
R.BR.
Fitolako
L.
Subfamilioj

subfamilio Phytolaccoideae
subfamilio Rivinoideae
subfamilio Agdestidoideae

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La Fitolakacoj (Phytolaccaceae) estas familio en la ordo de la Kariofilaloj (Caryophyllales) ene de la angiospermoj. La ĉirkaŭ 15 genroj kun 45 ĝis 65 specioj kreskas en la tropikaj kaj moderaj regionoj tutmonde, precipe en la Neotropiso.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La taksonoj de tiu familio estas ofte altaj, unujaraj aŭ multjaraj herrbaj plantoj malofte lignaj plantoj: arbustoj, arbojlianoj. La alterne starantaj kaj spirale ordigitaj folioj estas kun petioloj aŭ sen petioloj. La simpla foliplato povas esti ĉe kelkaj specioj dika kaj karnoza. La foliranda estas glata. Stipuloj nur maloftas (etaj ekzemple estas ĉe Seguieria).

Generaj karakerizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La floroj staras unuope au multope en grapolaj, spikaj, paniklajcumaj floraroj kune kun brakeoj. La plej ofte duseksaj floroj estas ofte kvar aŭ kvinnombraj. La floroj estas unuseksaj, tiam la specioj estas dioikaj. Plej ofte estas kvar aŭ kvin sepaloj. Petaloj mankas. Ekzistas kvar, kvin aŭ multaj (ĝis 100) fekundaj stamenoj; la filamentoj ofte estas kunkreskintaj je la bazo. Ekzistas plej ofte kvar ĝis 12 (1 ĝis 16) epoginaj karpeloj. Ili povas esti liberaj au kunkreskintaj al unu ovarioj. Po karpelo nur ekzistas unu ovolo en libera centra situo. Pistilo kaj stigmo ekzistas tiom kiom karpeloj.

Formiĝas tre diversaj frukttipoj: se la karpeloj estas kunkreskinta, formiĝas kapsulfruktojberoj, se la karpeloj estas liberaj, la fruktoj povas stari unuope aŭ kunigita en fruktaro. Seguieria formas flugilhavaj nuksfruktoj.

La baza kromosomnombro estas n = 9.

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

La vaksoj sur la kutikulo havas la formon de platetoj. Akumuliĝas kalcioksalato-kristaloj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Ene de la ordo de la [[Kariofilaloj]+ en la grupo de la betalenhavaj familioj la Fitolakacoj kune kun la Sarcobataceae kaj Nyctaginaceae formas kladon. Tiuj tri familioj estas komunaj ke ili nu havas unu solan ovolon po karpelo.

La familia nomo Phytolaccaceae estis publikigita unuafoje en la jaro 1818 de Robert Brown en Narrative of an Expedition to Explore the River Zaire, 454 unua publikigo. tipogenro estas Phytolacca L.. La nomo Phytolacca signifas „lakplanto“ kajn konsistas el la greka vorto phyton por planto kaj la itala lacca aŭ mezepoka latina laca por lako. tiu rilatas al la ruĝ betalainkoloraĵo en la beroj.

En la familio de la fitolakacoj (Phytolaccaceae) ekzistas tri subfamilioj kun ĉirkaŭ 15 (ĝis 18) genroj kaj 45 ĝis 65 specioj:[1]

habito, folioj kaj floraroj de Hilleria latifolia
Petiveria alliacea, ilustraĵo
sangobero (Rivina humilis)
  • Subfamilio Phytolaccoideae ARN. (sin.: Sarcocaceae ADANS.): kun kvar genroj kaj ĉirkaŭ 31 specioj:
    • Anisomeria DON: La ses specioj kreskas en Ĉilio.
    • Ercilla JUSS.: La tri specioj kreskas en Ĉilio.
    • Nowickea J.MARTÍNEZ & J.A.MCDONALD: La du specioj kreskas nur en Meksiko .[2]
    • Fitolako (Phytolacca L.): La ĉirkaŭ 25 specioj precipe kreskas en la Nova Mondo kaj troviĝas en Norameriko (ses specioj), Meksikio, Karibaj insuloj, meza kaj suda Ameriko, Eŭrazio, Afriko, Aŭstralio kaj la Pacifikaj insuloj.
  • Unterfamilie Rivinoideae NOWICKE (si.: Hilleriaceae NAKAI, Petiveriaceae C.AGARDH, Riviniaceae C.AGARDH, Seguieriaceae NAKA}): Ĝi havas naŭ genroj kun ĉirkaŭ 13 specioj:
    • Gallesia CASAR.: La ĉirkaŭ kvar specioj hejmiĝas en Peruo kaj Brazilo. Ili odoras kiel kuirejaj cepoj.
    • Hilleria VELL.}} (sin.: Mohlana MART.}}): Kun ĝis ses specioj ili estas divastigita en Sudameriko. unu specio hejmiĝas ankaŭ en Afriko, Madagaskaro kaj sur la Maskarenoj.
    • Ledenbergia KLOTZSCH EX MOQ. (syn.: Flueckigera KUNTZE): La kvar ĝis ses specioj estas divastigita en la Neotropiso.
    • Monococcus F.MUELL.: Ĝi nur havas unu specion:
    • Petiveria L.: Ĝi nur havas unu specion:
    • Rivina L.: Ĝi nur havas unu specion:
      • sangobero (Rivina humilis L.): Ĝi estas disvastigita en la Neotropiso, sur la pacifikaj insuloj kaj en Aŭstralio.
    • Schindleria H.WALTER: La nur tri specioj hejmiĝas en Peruo kaj Bolivior.
    • Seguieria LOEFL.: La ĉirkaŭ ses specioj estas divastigitasj en la tropika Sudameriko. Ili posedas stipulojn.
    • Trichostigma A.RICHARD (Sin.: Villamilla RUIZ & PAV.): La ĉirkaŭ tri specioj trivigas en la Neotropiso.
  • Subfamilio Agdestidoideae NOWICKE}} (sin.: Agdestidaceae NAKAI): Ĝ nur havas unu monotipa genro:

Kelkaj aŭtoroj enordigas la specioj de la familio Gisekiaceae kun la sola genro: Gisekia L. (kun ĉirkaŭ ses specioj) kiel subfamilio Gisekioideae aŭ eĉ ene de la subfamilio Rivinioideae en la familio de la Phytolaccaceae.

Ankaŭ ne plu al la Fitolakacoj apartenas [1]:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Fitolakacoj en Germplasm Resources Information Network (GRIN), USDA, ARS, National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Maryland.
  2. Julieta G. Martínez & J. Andrew McDonald: Nowickea (Phytolaccaceae), a new genus with two new species from Mexico, in Brittonia, Volume 41, Number 4, 1989.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]