Fizalio
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Physalia physalis (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La fizalio (Physalia physalis), ankaŭ nomata portugala militŝipo[1], estas mara hidrozoo vivanta en la Atlantika, Hinda kaj Pacifika oceanoj. Kvankam oni kutime konsideras ĝin unuspecia familio Physaliidae, genetikaj indikoj sugestas, ke ĝi eble konsistas el pluraj specioj.[2]
Fizalioj supraĵe aspektas kiel meduzoj sed fakte estas Siphonophorae (d). Kiel aliaj Siphonophorae, ili estas koloniaj organismoj konsistantaj el multaj malgrandaj unuoj nomataj zooidoj. Kvankam morfologie ili tre malsamas, ĉiuj zooidoj en unu fizalio estas genetike identaj. La malsamaj specoj de zooidoj plenumas diversajn specialajn funkciojn, ekzemple ĉasas, digestas aŭ reproduktas la kolonion, kaj kune agas kvazaŭ unu sola individuo.
Fizalioj apartenas al la neŭstono, la organismoj kiuj vivas ĉe la akvosupro. Gasveziko flosigas la kolonion sur la akvo dum la tentakloj, kiuj longas ĝis 30 m, pendas sube kaj kaptas predojn per siaj venenaj knidoj. La knidoj pikas sufiĉe forte por mortigi krustacojn, fiŝojn, kaj foje homojn. Velo sur la gasveziko pelas la fizalion sur la maro, foje en grupoj de eĉ 1000 kolonioj. La velo povas esti dekstradirekta aŭ maldekstradirekta laŭ la direkto en kiun ĝi peliĝas de la vento.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Habitato
[redakti | redakti fonton]La fizalio estas parto de la neŭstono (d), la organismoj kiuj vivas ĉe la akvosupro. Tiu komunumo spertas unikan median kondiĉaron, kiu inkludas daŭran eksponon al fortega ultraviola lumo, sekiĝon, kaj danĝerajn ondegojn.[3] La gasveziko de la fizalio restas supre de la akvo dum la cetero estas subakva. La kolonio ne havas manieron aktive movi sin, sid nur pasive peliĝas de ventoj, fluoj kaj tajdoj. La ventoj povas peli fizaliojn en golfojn aŭ sur strandojn.[4] Ili estas bone konataj de plaĝistoj pro la doloraj pikoj farataj de iliaj tentakloj.[5] La trovo de surstrandigita fizalio povas rezultigi fermon de plaĝo, ĉar ili povas piki eĉ surstrande.[6][7]
Predoj kaj predantoj
[redakti | redakti fonton]
| Kiel fizalio pikas kaj manĝas predojn (angle) | |
La fizalio estas karnmanĝulo.[4] Ĝi kaptas kaj paralizas predojn per venenaj tentakloj kaj altiras ilin al la digestaj polipoj. Ĝi kutime manĝas fiŝetojn, moluskojn, malgrandajn krustacojn, kaj zooplanktonon.[8]
Ĝi havas malmultajn predantojn. Unu, kiu ofte nutras sin per fizalioj, estas la kareto.[9] Kareta haŭto, inklude tiun sur la lango kaj gorĝo, estas tro dika por por fizaliaj pikoj. Ankaŭ la marlimako Glaucus atlanticus specialiĝis pri manĝado de fizalioj,[10] kaj same la marheliko Janthina janthina.[11] Ankaŭ la molao foje manĝas fizaliojn.[12][13]
Kunmanĝadoj kaj simbiozoj
[redakti | redakti fonton]
Fizalio ofte kunvivas kun diversaj fiŝoj, interalie la karango Caranx bartholomaei. Tiuj fiŝoj profitas la protekton kontraŭ predantoj havigatan de la pikaj tentakloj, kaj povas alvenigi aliajn fiŝojn, kiujn la fizalio manĝas.[14]
La polpo Tremoctopus estas imuna al fizalia veneno. Oni observis ke ili portadas fizaliajn tentaklojn,[15] kiujn la virpolpoj kaj polpidinoj forŝiras kaj uzas kiel atakajn kaj defendajn batalilojn.[16]
La ŝipogardisto povas vivi inter la tentakloj de fizalio, havante almenaŭ unu antigenon kontraŭ la veneno, kvankam ŝipogardistoj ankaŭ evitas la tentaklojn dum ili naĝas.[17][18] Ĝi manĝas la tentaklojn kaj gonadojn de la fizalio, sed eble ankaŭ allogas aliajn fiŝojn al ĝi, kio povus igi la rilaton simbioza.[19]
Floradoj
[redakti | redakti fonton]Knidulaj populacioj faras ekkreskegojn nomatajn meduzofloradoj, kiuj damaĝas la nutroreton. Granda nombro da fizalioj mortigas grandan nombron da malgrandaj marbestoj kaj tial ankaŭ damaĝas al aliaj predantoj, kiuj konkuras pri la samaj predoj.[20] Oni supozas ke fizalifloradoj kaj iliaj efikoj al marbestoj plimultiĝos pro la klimata ŝanĝo.[20]
Moviĝado
[redakti | redakti fonton]
La fizalio uzas vezikon plenan de karbona monooksido kaj aero kiel velon por vojaĝi per venta pelo milojn da kilometroj.[21] Tiu vojaĝokapablo, kune kun la dolora piko de la besto kaj sezone ekmultiĝanta populacio, rezultigas nemaloftajn amasajn surstrandiĝojn kaj fojajn venenadojn al homoj, kio igas la "portugalan militŝipon" la plej konata ekzemplo de Siphonophorae.[22] Kvankam surstrandiĝoj de fizalioj estas oftaj, ĝia origino antaŭ ol atingi la marbordon kaj ĝia maniero drivi sur la maro ne estas bone komprenataj.[5]
Oni supozas, ke la interago de ventaj kaj marfluaj fortoj kaŭzas amasajn surstrandiĝojn de fizalioj. Mezfortaj ventoj, ĉirkaŭ 5 m/s rapidaj, drivigas la kolonion signife pli rapide ol la ordinara rapido de marfluoj. Kiam ili proksimiĝas al la bordo, ili komencas influiĝi de la deklivo-bretaj fluoj, kiuj fortas eĉ kiam la ventoj malfortas.[23] Tiuj fluoj povas kapti la longajn tentaklojn de la fizalio, superforti la ventan pelon, kaj treni la kolonion surstranden.[23]
Direkteco
[redakti | redakti fonton]
La pelforto por la moviĝado de fizalio venas precipe de la vento. La direkton de la drivado determinas la formo de la velo. Fizalia gasvezika velo povas havi du formojn: maldekstradirektan, kiu pelas la kolonion dekstren de la direkto al kiu la vento blovas, kaj dekstradirektan, kiu pelas la kolonion maldekstren de la vento.[24] En fortaj ventoj la fizalio orientas sian vezikon samdirekte kun la vento.[24]
La fizalio estas malsimetrie formita, kun zooidoj pendantaj aŭ dekstren aŭ maldekstren de la meza linio de la gasveziko. La veziko povas orientiĝi dekstren aŭ maldekstren. Kune kun la forto de la akvo sur la posttrenataj tentakloj, la formo de la velo irigas la kolonion oblikven relative al la vento je angulo de proksimume 45°.[25][21] Tial oni teoriis ke la direkteco de la velo influas la migradon de fizalioj, drivigante dekstradirektajn kaj maldekstradirektajn koloniojn laŭ malsamaj vojoj.[25] La duformeco eble estas adaptiĝo, kiu malebligas la surstrandiĝon kaj morton de tuta populacio. La vento ĉiam pelas la du tipojn en malsamaj direktoj, do maksimume duono de la populacio peliĝas al la bordo.[26][27] La direkteco de kolonio disvolviĝas frue en ĝia vivo, dum ĝi ankoraŭ vivas submare.[22] Regionaj populacioj povas havi signifajn malsamecojn pri la grandeco de la veziko kaj la nombro da ĉasaj tentakloj. La regiona formo iam nomita P. utriculus havas vezikon malofte pli longan ol 10 cm kaj unu longan ĉasan tentaklon malpli ol 3 m longan. Kompare al tio, pli ordinara fizalio havas vezikon proksimume 15-30 cm longan kaj plurajn ĉasajn tentaklojn, kiuj povas atingi longecon de 30 m se plene etenditaj ĉe plenkreska kolonio.[22][5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PIV
- ↑ (2012-05-01) “Molecular phylogenetics of the genus Physalia (Cnidaria: Siphonophora) in New Zealand coastal waters reveals cryptic diversity”, Hydrobiologia (en) 686 (1), p. 91–105. doi:10.1007/s10750-011-0994-8. Bibkodo:2012HyBio.686...91P.
- ↑ (1997) “Neuston of seas and oceans”, The sea surface and global change. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-01745-9. OCLC 847978750.
- 1 2 Portuguese Man-of-War. National Geographic Society. Arkivita el la originalo je 2011-07-23. Alirita 2008-06-13 .
- 1 2 3 4 (Oktobro 2021) “Drifting dynamics of the bluebottle (Physalia physalis)”, Ocean Science 17 (5), p. 1341–1351. doi:10.5194/os-17-1341-2021. Bibkodo:2021OcSci..17.1341L. 244189437.
Materialo kopiiĝis de jena fonto, havebla per permesilo Creative Commons Atribuite 4.0 TutmondaArkivigite je 2017-10-16 per la retarkivo Wayback Machine. - ↑ "Dangerous jellyfish wash up", BBC News, 2008-08-18. /
- ↑ "Man-of-war spotted along coast in Cornwall and Wales", BBC, 12-a de septembro 2017.
- ↑ The Portuguese man-of-war (Physalia physalis).
- ↑ Brodie, Edmund D. Jr.. (1989) Venomous Animals: 300 Animals in Full Color. Golden Press. ISBN 978-0-307-24074-3.
- ↑ Glaucus atlanticus, Blue Ocean Slug. Thecephalopodpage.org. Arkivita el la originalo je 2017-10-05. Alirita 2009-12-07 .
- ↑ Morrison, Sue. (1999) Wonders of Western Waters: The Marine Life of South-Western Australia. CALM. ISBN 978-0-7309-6894-8.
- ↑ (2016) “DNA barcoding identifies a cosmopolitan diet in the ocean sunfish”, Scientific Reports 6 (1). doi:10.1038/srep28762. Bibkodo:2016NatSR...628762S.
- ↑ Portuguese Man o' War. Oceana.org. Oceana. Arkivita el la originalo je 2017-04-03. Alirita 2017-04-02 .
- ↑ “Extraordinary Animals: An Encyclopedia of Curious and Unusual Animals”, '.
- ↑ Tremoctopus. Tolweb.org. Arkivita el la originalo je 2009-07-29. Alirita 2009-12-07 .
- ↑ (1963) “Tremoctopus violaceus uses Physalia tentacles as weapons”, Science 139 (3556), p. 764–766. doi:10.1126/science.139.3556.764. Bibkodo:1963Sci...139..764J. 40186769.
- ↑ Jenkins, R. L. (10 February 1983). “Observations on the Commensal Relationship of Nomeus gronovii with Physalia physalis”, Copeia 1983 (1), p. 250–252. doi:10.2307/1444723.
- ↑ (2001) “Interactions of pelagic cnidarians and ctenophores with fish: a review”, Hydrobiologia 451 (1/3), p. 27–44. doi:10.1023/A:1011883905394. Bibkodo:2001HyBio.451...27P. 31059411. Alirita 22 October 2022.. PDF
- ↑ (1933) “Is Nomeus a harmless Inquilinus of Physalia?”, Proceedings of the Imperial Academy 9 (9), p. 537–538. doi:10.2183/pjab1912.9.537.
- 1 2 (2024) “Unravelling environmental drivers and patterns of Portuguese man o' war (Physalia physalis) blooms in two ocean regions: North Atlantic and the Southeast Pacific”, Marine Pollution Bulletin (en) 209. doi:10.1016/j.marpolbul.2024.117278. Bibkodo:2024MarPB.20917278C.
- 1 2 (2009) “Hydrodynamics of sailing of the Portuguese man-of-war Physalia physalis”, Journal of the Royal Society Interface 6 (36), p. 613–626. doi:10.1098/rsif.2008.0457.
- 1 2 3 (October 2019) “Morphology and development of the Portuguese man of war, Physalia physalis”, Scientific Reports 9 (1), p. 15522. doi:10.1038/s41598-019-51842-1. Bibkodo:2019NatSR...915522M.
Material and modified material was copied from this source, which is available under a Creative Commons Attribution 4.0 International License Arkivigite je 2017-10-16 per la retarkivo Wayback Machine. - 1 2 (2015) “Portuguese Man-of-War (Physalia physalis) in the Mediterranean: A permanent invasion or a casual appearance?”, Scientific Reports (en) 5. doi:10.1038/srep11545. Bibkodo:2015NatSR...511545P.
- 1 2 (2021-01-01) “Relationship between dimorphism and drift in the Portuguese man-of-war”, Continental Shelf Research 212. doi:10.1016/j.csr.2020.104269. Bibkodo:2021CSR...21204269F.
- 1 2 (1956) “Dimorphism in the Portuguese man-of-war”, Nature 178 (4527), p. 253–255. doi:10.1038/178253a0. Bibkodo:1956Natur.178..253W. 4297968.
- ↑ Totton, A. and Mackie, G. (1960) "Studies on Physalia physalis", Discovery Reports, 30: 301–40.
- ↑ Woodcock, A. H. (1944) "A theory of surface water motion deduced from the wind-induced motion of the Physalia", J. Marine Res., 5: 196–205.


