Saltu al enhavo

Fizika Adresa Etendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fizika Adresa Etendo mallongige FAE (angle: Physical Address Extension (PAE)) estas funkciomaniero de la integra memora administra bloko de x86-kompatibla procesoro, en kiu estas uzataj 64-bitaj elementoj de paĝaj tabeloj (el kiuj la adresa etendas de 32 bitoj al 36 bitoj), per kiuj la procesoro povas aliri 64 GB de la fizika memoro (anstataŭ 4 GB, kiujn oni povas aliri uzante 32-bitajn tabelojn), kvankam ĉiu tasko (programo) tamen povas aliri maksimume ĝis 4 GB de la virtuala memoro. [1].

Unuafoje la etendaĵo aperis en la procesoro «Pentium Pro». Por uzi 36-bitan memoradresadon necesas subteno de la etendaĵo por fizikaj adresoj kaj programara nivelo (ekigo de la PAE-reĝimo en la operaciumo) kaj aparataro: estas bezonata subteno ambaŭflanke, de la procesoro kaj de la ĉefkarto (ĉi tion eblas determini per la CPUID-komando). Ĉefkartoj kun PAE-subteno ĝenerale estis multekostaj kaj destinataj por serviloj[2].

  1. часть адресного пространства, обычно от 0,9 до 2 ГБ резервируется под нужды ОС и недоступны приложению, см 3 GB barrier, [1] (el Retarkivo 20140106195757)
  2. Intel Corporation (2005-02) Intel Chipset 4 GB System Memory Support (angle) (pdf). Pentium Pro Family Developer’s Manual. Arkivita el la originalo je 2014-10-28. “In uni-processor based systems for mobile, desktop, workstation, and entry level servers, chipsets may be limited to 4 GB of maximum memory. In today’s dual processor Intel server chipsets and workstations, maximum system memory size can be upwards of 16 GB.”.
  3. Arkivita kopio (angle). Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2025-08-09 .