Flöha (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flájský potok / Flöha
ĉeĥe: Flájský potok, germane: Flöha
rojo - rivero
Flájský potok en Český Jiřetín
Oficiala nomo: Flájský potok / Flöha
Ŝtatoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Germanio Germanio
Distriktoj Distrikto Teplice Bohemio, Distrikto Most Bohemio, Distrikto Ercmontaro Saksio
Historiaj regionoj Bohemio, Saksio
Montaro Ercmontaro
Akva rezervujo Akva rezervujo Fláje
Fontrivero Flájský potok
 - situo Ercmontaro nordokcidente de Nové Město

 - alteco ~845 m
 - koordinatoj 50° 41′ 52″ N 13° 41′ 11″ O / 50.69778 °N, 13.68639 °O / 50.69778; 13.68639 (mapo)
Enfluejo kun Zschopau
 - situo ĉe Flöha Saksio

 - alteco 268 m
 - koordinatoj 50° 51′ 28″ N 13° 03′ 50″ O / 50.85778 °N, 13.06389 °O / 50.85778; 13.06389 (mapo)
Suma longo 67,0 km (42 mi)
Suma akvokolektejo 799,4 km² (79 940 ha)
Trafluo apud enfluejo en Zschopau
 - mezproksima 9,2 /s
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Hidrologia vico 1-15-03-023
Situo de la enfluejo enkadre de Germanio
Situo de la enfluejo enkadre de Germanio
Situo de la enfluejo enkadre de Germanio
Vikimedia Komunejo: Flöha (river)
Portalo pri Geografio

Flájský potok (ankaŭ rivero Fláje, germane Flöha) estas akva fluanto, kiu estas sur la ĉeĥa flanko rojo kaj sur la germana flanko ĝi jam fariĝas rivero el la rojo. Ĝi fontas en orienta parto de Ercmontaro en Erikejo Grünwald proksime de Bouřňák (869 m s. m.) proksime de municipo Mikulov en distrikto Teplice. De tie ĝi fluas en okcidenta direkto. Proksimue post sep kilometroj ĝi enfluiĝas en akvan rezervujon Fláje, kiu estas fonto de trinkakvo por regionoj de Most kaj Teplice kaj ĝi troviĝas jam en distrikto Most. La valbaraĵo estis finita en la jaro 1962. Plu la rojo fluas tra Český Jiřetín ĝis Saksio, kie ĝi akiras nomon Flöha. Sur la ĉeĥa teritorio Flájský potok estas longa 16,6 km, akvokolekta areo mezuras 67,4 km² kaj mezproksima trafluo ĉe la ŝtatlimo atingas 1,02 m³/s.

Tuj en la komenco de sia germana vojo ĝi enfluas denove en valbaraĵon Rauschenbach. Plu ĝi fluas tra Neuhausen. En sektoro inter Hirschberg kaj Zelený Důl (Grünthal) ĝi kreas landlimon de Ĉeĥio kaj Germanio (katastro de municipo Brandov). Ĉi tie mallongtempe post si de maldekstre ĝi akceptas rojojn Svídnice kaj Načetínský potok, post kio ĝi definitive eniras en la saksian teritorion. Plu ĝi trafluas tra urbo Olbernhau, en Pockau enfluas en Flöhan rivereto Černá (Schwarze Pockau) fontanta ĉe Jelení hora en katastra teritorio Kryštofovy Hamry, plu ĝi fluas proksime de Lengfeld sub kastelo Rauenstein. En urbo Flöha ĉe Chemnitz Flöha de dekstre enfluiĝas en riveron Zschopau.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]