Flacourtia indica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ramonĉio, batoko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dikotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Malpighiales
Familio: Flakurtiacoj Flacourtiaceae
Genro: Flacourtia
Specio: F. indica
Flacourtia indica
(L.) Skeels
Sinonimoj

Flacourtia ramontchi

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Flacourtia indica (sin. Flacourtia ramontchi), laŭ popola nomo ramonĉiobatoko, estas specio de floranta arbo. La planto estas indiĝena preskaŭ en tuta Afriko kaj en la tropikaj kaj moderaj regionoj de Azio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La planto estas boska arbedoarbo kun maldikaj trunko kaj branĉoj. Kiel arbedo ĝi fariĝas ĝis 25 m alta kaj kiel arbo ĝi fariĝas maksimume 50 m. La pendantaj branĉoj havas ovalajn foliojn. La semoj estas disigitaj de birdoj.[1]

Parencaj plantospecioj[redakti | redakti fonton]

La familio de Flakurtiacoj inkludas bone konatajn speciojn kiaj Dovyalis caffra, Flacourtia inermis, Flacourtia jangomas, kaj Flacourtia rukam.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Popolaj nomoj[redakti | redakti fonton]

La planto havas multajn popolajn nomojn. Nome malaje = kerkup kechil, taje= ta-khop-pa, laŭe = gen,[2] vjetname= bồ quân Ấnmùng quân, Bengale kaj tagaloge = bitongol, bolong, kaj palutan. En partoj de Afriko ĝi nomiĝas kokowi kaj en Srilanko uguressa. En la franca prunier de Madagascar kaj grosse prune de café kaj en la germana echte Flacourtie, ciruela governadora en la hispana lingvo, na-yu-wai en birma lingvo, kaj "munhunguru" en la ŝona lingvo .

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Ramonĉio estas ŝajnfruko, ĉ. 2,5 mm dika kaj ruĝa ĝis violkolora. La frukto enhavas 6 ĝis 10 semojn. La fruktokarno estas blanka kaj dolĉa kun acida noto. Ili estas konsumataj krudaj aŭ kiel ĵeleomarmelado. Oni povas fermenti la fruktojn por produkti vinon.[3]

La folioj kaj la radikoj estas uzataj por kontraŭbatali serpento-murdon. La arboŝelo estas uzata kiel kuracilon kontrax artrito. Preskaŭ ĉiu plantoparto helpas kontraŭ pneŭmonito, kaj kontraŭ inflamo de la gorĝo. Ĝi ests uzata ankaŭ kontraŭ lakso. La ligno ne estas tre valora.[3]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

La planto en kelkaj regionoj estas invada planto. Ĝi esti kultivata en Florido kaj hodiaŭ ĝi estas trudherbo en kelkaj regionoj de Usono.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pacific Island Ecosystems at Risk. Arkivita el la originalo je 2014-05-08. Alirita 2014-05-07.
  2. Kerr, Allen D. "Lao-English Dictionary". Catholic University of America Press, 1972. Reprinted: Bangkok: White Lotus Press 1992
  3. 3,0 3,1 World Agroforestry
  4. Flora of North America

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Morton, Julia F.; Fruits of Warm Climates; Julia F. Morton; Miami, FL, 1987.
  • Popenoe, Wilson; Excluding The Banana, Coconut, Pineapple, Citrus Fruits, Olive And Fig (1920); The Macmillan Company, 1920.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]