Flago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Danio estas la plej maljuna flago ankoraŭ uzata hodiaŭ.

Flago estas kolorplena, plejofte rektangula simbolo de lando, organizo aŭ ideo. Origine, flago estis farbita tuko portata dum batalo en Eŭrazio, ofte montranta la heraldikajn kolorojn kaj/aŭ figuron de la armeestro. La romianoj preferis porteblajn standardojn. Hodiaŭ, oni produktas flagojn eĉ el papero kaj plasto, sed la nocio de tuka flago restas la plej ofta.

La scienco pri flagoj nomiĝas veksilologio (aŭ flagoscienco), laŭ la latina vexillum, kiu signifas flago.

La plej antikvaj flagoj ankoraŭ uzataj troveblas en Eŭropo, kaj ili kutime havas tre facilan fasonon (stangoj, kvadratoj, krucoj) laŭ la kolor-skemoj ruĝa-blanka/arĝentaruĝa-flava/ora, ĉar ruĝo estas farbo kaj signale efikega kaj facile akirebla (ekz-e el sango). Bonaj ekzemploj estas flagoj de Danio, Katalunio kaj Aŭstrio. En la Mezepoko ĝis hodiaŭ dominis la klasikaj heraldikaj "farboj" (ruĝo, bluo, kaj en islamaj landoj verdo; sed nur tre malofte bruno kaj violkoloraj farboj) en kombino kun la du "metaloj" (blanko/arĝento kaj flavo/oro). La tradicia regulo por bona flagfarado estis: farbo estu nur apud metalo, metalo nur apud farbo. Lastatempe, tiu regulo rompiĝis multfoje, kaj ankaŭ estis enkondukitaj aliaj farboj (ekz-e oranĝoflavo, vd. flagon de Barato) kaj figuroj (cirkloj, trianguloj, nerektaj linioj), pli ol tri koloroj en unu flago ktp. (Vd. ekz-e Bangladeŝo, Sejŝeloj, Centrafrika Respubliko, Sent-Lucio.)

Ekzistas certa sistemo de kolor-simbolado inter modernaj flagoj. Komunismaj aŭ faŝistaj organizoj emas uzi multe da ruĝo. Komunismaj landoj ofte havas ruĝajn-flavajn flagojn (vd. Sovetunio, Ĉinio). Orient-eŭropaj ŝtatoj emas je "tut-slaviaj" koloroj ruĝo, bluo, blanko; dum multaj afrikaj landoj utiligas la tielnomatajn "tut-afrikajn": ruĝo, flavo, verdo. En Islamaj landoj la koloroj preferataj estas verdo, blanko, nigro kaj ruĝo. La Nordiaj landoj uzas ĉiuj la "Skandinavan krucon", dum multaj islamaj ŝtatoj havas flagojn kun lunarko kaj stelo.

Kelkfoje du ŝtatoj uzas preskaŭ tutsamajn flagojn. La flagojn de Ĉado kaj Rumanio diferencigas nur heleco de bluo. La flagoj de Monako kaj Indonezio diferencas nur je proporcioj: 4:5 ĉe la flago de Monako, 2:3 ĉe la flago de Indonezio.

La flagoj de Usono kaj Francio estas la plej kopiataj.

Formoj kaj koloraroj

Flagoj kun aparta historio/nomo

Diversaj flagoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj