Flago de Vatikano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Ŝtato Vatikano)
1:1

La ŝtata flago de la Vatikano estis adoptita la 7an de julio 1929, en la jaro kiam Pio la 11a subskribis la Lateranajn Traktatojn kun Italio, kreante novan sendependan ŝtaton regitan de la Sankta Kurio. Alia nomo uzata de al Vatikano estas flago de la Sankta Seĝo.[1]

La vatikana flago estas formita laŭ la flago de 1808 de la pli frua Papa Ŝtato, poste aldoninte la tiaron kaj ŝlosilojn. La flago estas priskribita en la Fundamenta Leĝo de la Ŝtato de la Urbo de la Vatikano, artiklo 20, de la 26a de novembro 2000.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tabla flago de Vatikano

La flago konsistas el du vertikalaj strioj, unu el oro kaj alia el blanko kun la ŝlosiloj de Sankta Petro kaj la Papa Tiaro en la centro de la blanka strio. La ŝlosiloj estas unu ora kaj unu arĝenta kunmetitaj en la formo de X. Multaj kredas, ke la flago estas kvadrata,[2][3] tamen ĝiaj proporcioj ne estas specifitaj en la konstitucio,[4] kaj responde al la germana nunciejo, estis eksplicite menciite ke la flago ne estas kvadrata.[5]

La blazono de Vatikano estas en la blanka duono, kaj enhavas:

  • la papan tiaron (kian uzis Pio la 11a);
  • la du ŝlosilojn, kiuj reprezentas la Ŝlosilojn de Ĉielo (laŭ la Evangelio de Mateo 16:19) donitajn de Jesuo Kristo al Sankta Petro. La papoj estas konsiderataj la posteuloj de Petro, kaj la ora kaj arĝenta ŝlosiloj estis gravaj elementoj en la simboleco de la Sankta Apostolo ekde la 1200aj jaroj. La ora reprezentas spiritan potencon, kaj la arĝenta reprezentas mondan potencon. La ordo de la ŝlosiloj sur la blazono de Vatikano estas la inverso de la blazono de la Sankta Apostolo, por distingi ilin.
  • ruĝan ŝnureton konektantan la ŝlosilojn.

La flavo kaj blanko de la flago ankaŭ reprezentas la ŝlosilojn – en heraldiko oni ne distingas inter flava kaj ora (la metala koloro "or") nek inter blanka kaj arĝenta ("argent").

Uzado[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Oratory Church of St Aloysius Gonzaga, en Oksfordo, Britio, kun la flago de Vatikano la tagon post la morto de Papo Johano Paŭlo la 2a, la 3an de Aprilo 2005.

Multaj katolikaj preĝejoj kaj institucioj tutmonde uzas la flagon, ofte apud la flago de la lando, kie la preĝejo aŭ institucio situas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Papaj Ŝtatoj tradicie uzis flavan kaj ruĝan kokardon, la tradiciaj koloroj de la Roma Senato kaj Popolo. Tamen, oni ne uzis ĉi tiujn kolorojn por flagoj.[6] En 1808 Papo Pio la 7a ordonis, ke la Nobla Gardistaro de Vatikano kaj aliaj soldatoj anstataŭigu ruĝan koloron per blanko, por distingi ilin de la soldatoj, kiuj fariĝis parto de la armeo de Napoleono.[7]

En 1803, la Papaj Ŝtatoj komencis uzi blankan negocan flagon kun la papa blazono en la centro. Ĉi tiu flago estis oficialigita je la 7a de junio 1815. Je la 17a de septembro 1825, ĝi estis anstataŭigita de flava kaj blanka flago, kies koloroj devenis de la ŝtofo de la ŝlosiloj (flava por oro, blanka por arĝento).[8] Ĉi tiuj koloroj verŝajne devenis de la flago de la Palatina gardistaro de 1808.[8] Tio ĉi estis la unua dukolora flago uzita de la Papaj Ŝtatoj kaj la antaŭanto de la moderna flago de Vatikano.[9] La negoca flago ankaŭ estis ŝtata flago sur seka tero.[8]

Ekde 1831, la papa infanterio uzis kvadratajn flavajn-kaj-blankajn flagojn. unue, ili dividiĝis diagonale, sed post 1849 ili dividiĝis vertikale kiel la negoca flago. La fina infanteria koloro, ekuzita en 1862, estis senornama kvadrata blanka-kaj-flava flago.[9]

Je la 8a de februaro 1849, dum Papo Pio la 9a estis en ekzilo en Gaeta, oni deklaris Roman Respublikon. La flago de la nova registaro estis la itala trikolora flago kun la itala devizo "Dio e Popolo" sur la centra strio. La papa registaro kaj ĝiaj flagoj estis restarigitaj je la 2a de julio 1849. Je la 20a de septembro 1870, Italio konkeris la Papajn Ŝtatojn kaj la flavaj kaj blankaj flagoj ne plu oficiale uziĝis.

Post la subskribo de la Laterana Traktato en 1929, papaj aŭtoritatoj decidis uzi la negocan flagon de 1825 kiel la ŝtata flago de la sendependonta Vatikana ŝtato. Tamen, la oficiala desegno en la konstitucio estis la kvadrata infanteria flago de 1862. La traktato efektiviĝis je la 7a de junio 1929 kaj tiam ankaŭ la nove kvadrata Vatikana flago.[10]

Historiaj flagoj[redakti | redakti fonton]

Koloroj de la Papaj Ŝtatoj, uzitaj foje inter 754 and 1803[noto 1]
Standardo de Papo Aleksandro la 6-a (variaĵo Pesaro Madonna)
Flago kun blazono de Mediĉoj, uzita de Papo Leono la 10-a
Flago de la Papaj Ŝtatoj, ĉirkău 1523
Stria flago kun blazono de Mediĉoj de Papo Klemento la 7a, uzita de papaj soldatoj dum ties regado
Flago de Papo Paŭlo la 3a
Flago de la Papaj Ŝtatoj 1803-1825
Flago de la Papaj Ŝtatoj 1825-1870
Flago de la Roma Respubliko (1800aj jaroj)
Flago de la Papaj Ŝtatoj 1808-1870
Standardo de la Papaj Zouaves, infanteria regimento kunigita de la Papaj Ŝtatoj dum la erao Unuiĝo de Italio (Risorgimento)
Flago kiu iras al la luno de Apollo 11, montrita en la Vatikana Muzeo kune kun lunaj ŝtonoj
  1. Ankaŭ la laŭfakta flago de la mezepoka Komunumo de Romo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. United Nations to Raise Holy See Flag on September 25. Alirita 2015-10-20.
  2. Flag of Vatican City. Alirita 2021-09-26. “vertically divided yellow-white national flag with an emblem on the white stripe featuring two crossed keys and a papal tiara. The flag is square in its proportions.”.
  3. The Flag of the Vatican City. Alirita 2021-09-26. “The Vatican City State flag is square in shape, with yellow and white vertically divided on each side of the flag.”.
  4. Legge fondamentale dello Stato della Città del Vaticano 26 novembre 2000 (itale). Alirita 2021-09-26.
  5. letter to the German nunciature (2010-05-27) (germane). Alirita 2021-09-26.
  6. "Vatican - Historical Flags".
  7. Bandiera pontificia (itale). Stato della cità del Vaticano. Arkivita el la originalo je 2008-10-15. Alirita 2008-07-09. “Anticamente la bandiera dello Stato pontificio era giallorossa (o per meglio dire amaranto e rossa, colori derivati dai colori dello stemma della Santa Sede), i due colori tradizionali del Senato e del Popolo romano, che vennero tuttavia sostituiti con il bianco e il giallo nel 1808, allorché Pio VII”.
  8. 8,0 8,1 8,2 . Stato Pontifico (itale). Alirita 9-a de februaro 2014.
  9. 9,0 9,1 . Flag of Vatican City. Alirita 9-a de februaro 2014.
  10. (Jan–Mar 2012) “The Vatican Flag: Proportions & Alternatives”, NAVA News. Alirita 9-a de februaro 2014.. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "La flagoj de la Papa Ŝtato", en VENTO, numero 11, (aŭgusto 2022), pp. 23–27.</ref>