Flago de Arizono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Arizono
Flago de Arizono
Flago de Arizono
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Oficialigo 25-a de januaro 1917
vdr

La Flago de Arizono estas la oficiala flago de Arizono, subŝtato ene de Usono. Ĝi konsistas el dek tri sunradioj ruĝaj kaj oraj en la supera duono, reprezentante la 13 originajn koloniojn kiuj estigis Usonon kaj la koloroj de la flago de Hispanio, omaĝe al la hispanaj malkovrintoj kiuj atingis ĉi tiun teron. La stelo el kupro en la centro estas simbolo de la min-industrio de la subŝtato.