Flago de Ebur-Bordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Ebur-Bordo
Flago de Ebur-Bordo
Flago de Ebur-Bordo
nacia flago
Lando  Ebura Bordo
Uzo 111111
Proporcio 2:3
Priskribo Tri egalaj vertikalaj strioj el oranĝa, blanka kaj verda koloroj
Oficialigo 1959
vdr

La flago de Ebur-Bordo (france Drapeau de la Côte d'Ivoire), konsistas el tri egalaj vertikalaj strioj el oranĝa, blanka kaj verda koloroj.

Post sendependiĝo, Ebur-Bordo formis lozan aliancon kun ŝtatoj de Okcidentafriko. La flagoj de tiuj ŝtatoj estis influitaj de ambaŭ tutafrikaj koloroj unue uzitaj de flago de Ganao kaj trikoloro de flago de Francio, la antaŭa kolonia potenco. La koloroj elektitaj de la flago de Ebur-Bordo estis ankaŭ uzitaj de flago de Niĝero, kun kiu Ebur-Bordo havis aliancon. Ili estis intencitaj simboligi tion: oranĝkoloro por la lando, la savano trovebla en la norda parto kaj ties fertileco, la blanko por paco, kaj la verdo por la espero kaj arbaro en la suda parto de la lando[1]. La flago estis adoptita en 1959, ĵus antaŭ la sendependeco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]