Flago de Ekvadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proporcioj 1:2

La nacia flago de Ekvadoro, kiu konsistas el horizontalaj bendoj el flava (duobligas larĝon), blua kaj ruĝa, estis adoptita la 26-an de septembro 1860. Ĝi estas tre simila al la flago de Kolombio kaj al la flago de Venezuelo, kiuj ankaŭ estis iamaj teritorioj de Granda Kolombio. Ĉiuj tri flagoj estas bazitaj sur propono de ekvadora generalo Francisco de Miranda, kiu estis adoptita de Venezuelo en 1811 kaj pli poste en Granda Kolombio kun kelkaj modifoj. La flavo reprezentas oron, abunda riĉaĵo de la agrikulturo kaj grandaj rimedoj de la lando. Bluo reprezentas la oceanon, la helan kaj puran ĉielon de Ekvadoro. Ruĝo reprezentas la sangon disverŝitan de la herooj kiuj donis la Patrian kaj Liberecon al siaj posteuloj

La elementoj de la blazono de Ekvadoro havas la sekvajn signifojn: