Flago de Franca Polinezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2:3

La flago de Franca Polinezio estis adoptita en 1984. La ruĝaj kaj blankaj koloroj estis adoptitaj pro historiaj tahitiaj flagoj. Paralelflosaĵo estas prezentita en la centra disko super emblemo de suno kaj maro. Tio estas tre simila al aliaj flagoj en tiu areo, ekzemple la flago de Kiribato. En kelkaj versioj de tiu flago, kvin figuroj reprezentantaj homojn de la insularo estas inkluditaj en la dizajno. La centra bildo havas la statuson de blazono de Franca Polinezio.