Flago de Indianio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flago de Indianio
Flago de Indianio
Lando Flago-de-Usono.svg Usono
Uzo FIAV 110000.svg 110000
Proporcio 2:3 aŭ 3:5
Oficialigo 31-a de majo 1917
Information icon.svg
vdr

La flago de Indianio (subŝtato en Usono) konsistas el torĉo orkolora kiu reprezentas la liberecon kaj la klerismon, sur blua fono. La sunradioj reprezentas ĝian influon longdinstance. La steloj estas simbolo la aliĝ-ordon de Indianio en la Unio (ĝi estis la 19-a ŝtato): la 13 steloj de la ringo ekstera repreentas la originajn 13 koloniojn, la 5 steloj de la interna ringo al la sekvaj 5 ŝtatoj aliĝintaj, kaj la granda stelo super la torĉo, al Indianio.

La flago estis adoptita de la Ĝenerala Asembleo de Indianio en 1917, kiel parto de la okazintaĵoj de la centjariĝo de la ŝtato, en 1916. Temas pri la venkinta dizajno en konkurso sponsorita de la Idinoj de la Usona Revolucio. Ĝia aŭtoro estis Paul Hadley de Mooresville (Indiano).