Flago de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Afganio
Flago de Afganio
Flago de Afganio
nacia flago
Lando  Afganio
Kromnomo kundar
Proporcio 2:3
Priskribo Tri vertikalaj strioj nigra, ruĝa kaj verda; en la mezo, la emblemo de Afganio
Oficialigo 4-a de januaro 2004
vdr

La flago de Afganio (perse بيرق افغانستان, paŝtoe د افغانستان بيرغ) estis oficialigita la 4-an de januaro 2004 de la provizora registaro kiu regis Afganion dum la periodo 2002-2004. Ĝi similas tiun, kiun la lando posedis dum sia monarkia periodo, inter 1930 kaj 1973; la nura malsamaĵo estas la aldono de la shahadah ĉe la pinto de la emblemo de Afganio, en la mezo de la flago.

La flago konsistas el tri vertikalaj strioj: nigra, ruĝa kaj blanka. La koloroj jam estis kutimaj ĉe preskaŭ ĉiuj antaŭaj flagoj de la lando.


Historio[redakti | redakti fonton]

Periodo Flago Proporcio Registaro Komentoj
1880–1901 2:3 Emirlando Afganio Dum la regado de Abdur Rahman Ĥan.
1901–1919 3:5 Emirlando Afganio Dum la regado de Habibullah Ĥan, kiu aldonis al la flago de sia patro etan simbolon, antaŭulo de la nuntempa emblemo de Afganio.
1919–1921 2:3 Emirlando Afganio Unua flago dum la regado de Amanullah Ĥan, kiu aldonis al la flago de sia patro radiojn dissenditajn el la emblemo, kun formo de oktogramo. Tia stilo estis kutima en la Otomana Imperio.
1921–1928 2:3 Emirlando Afganio (ĝis 1926); Reĝlando Afganio Dua flago dum la regado de Amanullah Ĥan/Ŝaho, kie la emblemon ĉirkaŭas ne plu cirklo, sed elipso.
1928 2:3 Reĝlando Afganio Tria flago dum la regado de Amanullah Ŝaho, kie la oktogramo anstataŭiĝis per foliaro kaj la emblemo estis maldraste modifita.
1928–1929 2:3 Reĝlando Afganio Kvara flago dum la regado de Amanullah Ŝaho. Aperas tri strioj: nigra (kiu simbolas la ĝistiamajn flagojn), ruĝa (kiu simbolas la sangon elverŝitan dum la milito por sendependiĝo) kaj verda (koloro de espero kaj Islamo). Verŝajne, ĉe Ŝaho havis grandan influon lia vizito en Eŭropo en 1927. La nova emblemo montras la sunon elirantan el du montoj kovritaj per neĝo, kio simbolas renaskiĝon por la lando.
1929 2:3 Reĝlando Afganio Flago dum la regado de Habibullah Kalakani aŭ Habibullah Khan, antaŭe konata kiel Bacha-i-Saqao. Ĝi samas la flagon uzitan dum la mongola regado de Afganio dum la 13-a jarcento.
1929–1930 2:3 Reĝlando Afganio Unua flago dum la regado de Mohammed Nadir Ŝaho. Reaperas la koloroj nigra, ruĝa kaj verda; ankaŭ reuziĝas la oktograma emblemo.
1930–1973 2:3 Reĝlando Afganio Dua flago dum la regado de Mohammed Nadir Ŝaho, plu uzata dum la regado de lia filo, Mohammed Zahir Ŝaho. La oktogramo estis forigita, kaj la emblemo plilarĝiĝis. Inter la islama preĝejo kaj la emblemo videblas la jaro ١٣٤٨ (1348 laŭ la islama kalendaro, aŭ -1929 laŭ la okcidenta kalendaro): en tiu jaro komenciĝis la dinastio de Mohammed Nadir Ŝaho.
1973–1974 2:3 Respubliko Afganio Unua flago de la Respubliko Afganio. Ĝi estas sama kiel la antaŭa, sed ne plu havas la daton ١٣٤٨.
1974–1978 2:3 Respubliko Afganio Dua flago de la Respubliko Afganio. Ĝi pluuzas la kutimajn kolorojn, sed kun nova signifo: la nigro simbolas la forgesindan pasintecon, la ruĝo simbolas la sangon elverŝitan nome de sendependeco, kaj la verdo simbolas fruktodonan terkultivadon. En la angulo videblas nova emblemo, aglo kun malfermitaj flugiloj.
1978 2:3 Demokrata Respubliko Afganio Ĉe mortigo de la ĝistiama respublikestro okaze de ŝtatrenverso, Afganio iĝis komunisma lando. Ĝi retenis la antaŭan flagon, sed forigis la emblemon.
1978–1979 1:2 Demokrata Respubliko Afganio Tiu ĉi flago ege similis tiujn de la aliaj komunismaj landoj; en la mezo aperis la vorto Ĥalq (arabe: "homoj").
1979–1987 1:2 Demokrata Respubliko Afganio Nova flago aperis okaze de ŝtatrenverso, dum kiu la antaŭa sekcio Ĥalq estis anstataŭigita de la sekcio Parcham. Oni restarigis la antaŭan trikoloran flagon, kun nova emblemo.
1987–1992 1:2 Respubliko Afganio En tiu ĉi flago, oni nur maldraste modifis la emblemon.
1992 1:2 Respubliko Afganio Tiu ĉi flago estis uzita provizore post la defalo de la registaro.
1992–1996 1:2 Islama Ŝtato Afganio Oni inversigis la nigran kaj verdan striojn. Ankaŭ aperis la skribaĵon دا افغانستان اسلامی دولت ("La Islama Ŝtato Afganio").
1996–1997 2:3 Islama Emirlando Afganio La talibanoj unue uzis tutblankan flagon.
1997–2001 2:3 Islama Emirlando Afganio En 1997, la talibanoj aldonis la shahadah.
2001–2002 1:2 Islama Ŝtato Afganio Post la forfalo de la talibana registaro, oni restarigis la flagon uzitan en 1992.
2002–2004 1:2 Provizora Islama Ŝtato Afganio Tiu ĉi flago ege similas tiun de la monarkia epoko.
2004–2021 2:3 Islama Respubliko Afganio Simila kiel la antaŭa flago, sed kun malsama proporcio. La skribaĵon دا افغانستان اسلامی دولت ("La Islama Lando Afganio") anstataŭis افغانستان ("Afganio").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]