Flago de Italio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flago-de-Italio.svg

La nacia flago de Italio estas trikoloro el tri samlarĝaj vertikalaj strioj el blanka, ruĝa kaj verda koloroj. Ĝi originas en standardon kun la samaj koloroj liverita de Napoleon Bonaparte en novembro 1796 al korpo de volontuloj de la Lombarda Legio kiuj aliĝis al la franca armeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Nun, Italio estas Unuigita Respubliko, sed, ekde la jaro 1700 ĝi estis dividita en multajn malgrandajn reĝolandojn kaj respublikojn, kiuj havis malsamajn flagojn, sed preskaŭ ĉiuj ruĝa-blank-verdaj, kiel la hodiaŭa Trikoloro. La itala flgo, kiel oni ĝin konas nuntempe, estis oficialigita la 7-an de januaro 1797 en Reggio Emilia, fare de la Parlamento de la Cispadana Respubliko. La deputito Giussepe Compagnoni oficiale proponis, ke “la Standardo aŭ Cispadana Flago komponita de tri koloroj, verdo, blanko kaj ruĝo, fariĝu universala kaj ĉi tiuj tri koloroj estu uzataj ankaŭ sur la Cispadana Kokardo, kiun ĉiuj devas porti”. La formo de la flago (trikoloro kun vertikalaj strioj) klare venas de franca inspiro ĉar, en la jaro 1796, la Napoleonaj armeoj trairis Italion, starigante multajn malgrandajn respublikojn, kiuj adoptis ĉi tiun modelon. Iom post iom, al franca armeo aliĝis “italaj” taĉmentoj, precipe tiuj de la “Regiono Lombardia”, kiuj utiligis kolorojn blanka-ruĝa-verda; blanko kaj ruĝo estis la koloroj de antikva blazono de la urbo Milano, dum verdo estis la koloro de la uniformoj de Milana Civila Gvardio. La unua sciigo pri la nunaj koloroj venas de la jaro 1794, kiam Luigi Zaniboni kaj Giovanni Battista de Rolandis, studentoj ĉe la Bolonja Universitato, gvidis ne-sukcesan klopodon liberigi la urbon de la papa regado. Ili uzis kiel simbolon verd-blank-ruĝajn kokardojn. El la kuniĝo de la Cispadana Respubliko kun la Transpadana Respubliko la 29-an de junio 1797, rezultis la naskiĝo de la Cisalpa Respubliko, kiu adoptis Trikoloron, kiel ĝi estas nuntempe. De la jaro 1802 ĝis 1805 Cisalpa Respubliko fariĝis Itala Respubliko, kvankam subordigita al Francio, tiam la trikoloro estis anstataŭigita per alia flago, sur kiu oni vidas verdan kvadraton, ene de blanka rombo sur ruĝa fono. La nuna Standardo de la Respublika Prezidanto havas sian originon en tiu antikva flago. Okaze de la fondiĝo de la Regno Italio (1805-1814) la simbolo de la reganta familio eniris en la flagon.

Malvenko de Napoleono okazigis la restarigon de absolutismaj monarkioj kaj samtempe oni abolis la trikoloron. En la Lombard-Veneta Regiono, tiu kiu montris ĝin povus esti kondamnita al mortpuno. En la jaro 1830 Ciro Menotti ekigis ribelon por gvidi Italion al monarkia reĝimo, kun reĝo elektita de Kongreso. Tiam oni reprenis la trikoloron, kiu estis elektita de Giuseppe Mazzini en 1831 kiel simbolo de la Juna Italio. Iom post iom la trikoloro de Giuseppe Mazzini flirtis en ĉiu parto de Italio dum ĉiuj revoluciaj ribeloj okazantaj inter la jaroj 1831 kaj 1848, ĉefe dum la “Kvin Tagoj de Milano”, tiam oni hisis la flagon sur la tegmento de la Duomo kaj sur la Porta Tosa, la unua el la Milanaj pordegoj konkeritaj de la revoluciuloj gvidataj de Luciano Manara kontraŭ la aŭstria armeo. Dum la Unua Sendependiga Milito, la 23-an de marto 1848, Carlo Alberto de Savoia, reĝo de Sardio, sendis siajn trupojn al Milano por helpi la revoluciulojn, kun la insigno de trikoloro, sur kiu estis aldonita la savoja blazono. Finfine, la 8-an de majo 1848, Trikoloro fariĝis oficiale flago de la Regno Sardio kaj oni hisis ĝin en Torino (sidejo de la Senato). Kvankam Italio estis ankoraŭ dividita laŭ regnoj kaj grand-duklandoj ne submetitaj al Savojo, preskaŭ ĉiuj uzis, ekde la jaro 1848, flagojn ruĝ-blank-verdajn, eble por esprimi deziron pri estonta unuiĝo de la tuta duoninsulo.

Dum la sendependencaj militoj, trikoloro akompanis armeon de Reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a de Savojo kaj oni hisis ĝin en ĉiu konkerita urbo. Iom post iom, ĝi konkeris la koron de ĉiu itala civitano. Dum la dua mondmilito, oni uzis trikoloron kun la simboloj de la Nacia Liberiga Komitato kaj de la Itala Socia Respubliko, ĝis kiam, la 19-an de junio 1946, okaze de la naskiĝo de la Itala Respubliko, la Savoja blazono estis definitive forigita per artikolo n-ro 8-a de la Unua Dekreto de la Prezidanto de la Konsilio de Ministroj. Oni diras, ke la verdo estas la simbolo de arbaroj kaj ebenaĵoj; blanko, la neĝo, kaj ruĝo, la sango de la mortintoj dum la militoj por konkeri unuiĝon kaj liberecon de Italio. La profunda signifo havigita al ĉi tiuj koloroj dum jarcentoj vokas idealojn de Justeco, Egaleco kaj Frateco, ankaŭ Digno, Demokratio kaj Prospero.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cristina Bollini, "Itala Trikoloro", VENTO, numero 10, Decembro 2021. pp. 12-15.