Flago de Kaboverdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Kabo-Verdo)
2:3

La nacia flago de Kaboverdo estis adoptita la 22-an de septembro 1992, anstataŭante la flagon adoptitan dum la sendependeco de la lando, kontraŭbatalita de Gvineo Bisaŭa, alia iama portugala kolonio ĉe Okcidenta Afriko.

La 10 steloj sur la flago reprezentas la ĉefajn insulojn de la nacio. La bluo reprezentas la oceanon kaj la ĉielon. La blanka kaj ruĝa koloroj reprezentas la vojon rekte al la konstruado de la nacio, blanko reprezentas pacon (blanka) kaj fortostreĉon (ruĝan). La flava koloro, cirkla formado de la steloj, kaj malhelblua similas al tiu de Eŭropa Unio.

La konstitucio de la respubliko ne precizigas la oficialajn proporciojn por la alteco kaj la larĝo de la flago. La origina flago estis lanĉita post la sendependeco en 1975, kun la komunaj afrikaj koloroj de ruĝa, verda kaj flava. Ĝi estas simila al la flago de Gvineo Bisaŭa.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]