Flago de Kamboĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Kamboĝo estis readoptita en 1993, post elektoj kiuj restarigis la monarkion.

Ĉirkaŭ 1850, la kamboĝa flago havis bildon de Angkor Ŭat en la centro. La nuna flago, kun bluaj striaj flankoj kaj ruĝa centro (la strioj estas proporcie 1:2: 1) estis adoptitaj post la sendependiĝo de Kamboĝo en 1948. Ĝi estis uzita ĝis la 9-a de oktobro 1970, kiam nova flago estis lanĉita de la Kmera Respubliko de Lon Nol kiu daŭris ĝis la transiro al la Ruĝaj Kmeroj en 1975. Posta ŝtato de Demokratia Kampuĉeo, kiu ekzistis de 1975 al 1979, uzis ruĝan flagon kun tri-turita Angkor Ŭat-dizajno.

La Popola Respubliko Kamboĝa estis establita en 1979, post la vjetnama invado de Kamboĝo. La Kampuĉea Nacia Unuiĝinta Fronto por Nacia Savo revivigis la flagon adoptitan de la Kmeroj Issarak en la tagoj kontraŭ franca rezisto por la nova ŝtato.

En 1993 la kamboĝa flago de 1948 estis readoptita. La nuna kamboĝa flago havas la distingon esti la nura flago en la mondo kiu montras konstruaĵon en la dizajno. Ruĝa kaj blua estas tradiciaj koloroj de Kamboĝo.

La flago uzita hodiaŭ estas la sama kiel tio establita en 1948, kvankam ekde tiam 5 aliaj dizajnoj estis uzitaj. Preskaŭ ĉiuj uzis la bildon de la templo de Angkor Ŭat en unu formo aŭ alia. Tiu fama templo, kiu originas de la 12-a jarcento, estis konstruita de la Mahidharapura monarka dinastio. Ĝi havas 5 turojn, sed ne ĉiam ĉiuj prezentiĝis en la sama versio sur flagoj. La templo ankaŭ aperas sur la blazono.