Flago de Minesoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Minesoto
Flago de Minesoto
Flago de Minesoto
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Ŝtata blazono sur blua fono
Oficialigo 2-a de aŭgusto 1983
vdr

La flago de Minesoto (subŝtato en Usono) konsistas el la blazono de Minesoto sur ĉielblua fono. La nuna flago estis adoptita en 1957, kaj la blazono modifita en 1983. La unua flago de la ŝtato estis aprobita en 1893. Tiu flago estis kreita de Pauline Fjelde pere de la komisiono Amelia Hyde Center de Mineapolo.

En 2023 estis elektita nova flago por la ŝtato, kiu estos oficiala en majo 2024. La nova flago enhavas la nordan stelon – Minesota simbolo – super malhelblua figuro, kiu similas al la ŝtata mapo, apud helblua kampo simbolanta la Minesotajn akvojn.

La nova flago de Minesota (ekde 2024).