Flago de Mongolio
Aspekto

La nuna flago de Mongolio estis adoptita la 12-an de februaro 1992. Ĝi estas simila al antaŭa flago kiun Mongolio enkondukis jaro 1949, krom forigo de la socialisma stelo. Ĝi havas tri egalgrandajn vertikalajn striojn, la flankaj strioj estas ruĝaj kaj la centra strio estas blua. Ene de la maldekstra strio troviĝas la nacia emblemo, la sojombo, aro de abstraktaĵoj kiu reprezentas la fajron, sunon, la lunon, la teron, la akvon kaj la simbolon Jino kaj Jango.
|