Flago de Norda Karolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Norda Karolino
Flago de Norda Karolino
Flago de Norda Karolino
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo tristria flago, du horizontalaj (ruĝa kaj blanka) kaj unu horizontala (blua) kun kvinpinta stelo kun literoj N kaj C kun du rubandoj.
Oficialigo Marto, 1885
vdr

La flago de Norda Karolino estas la oficiala simbolo de ĉi tiu subŝtato en Usono. Ĝi konsistas eñ du horizontalaj strioj, unu ruĝa kaj la alia blanka, ambaŭ samgrandaj, markitaj maldekstre de blua vertikala strio, same larĝa kiel la du horizontalaj strioj, sur kiu troviĝas blanka kvinpinta stelo kun la literoj N kaj C, orkoloraj.

Supre troviĝas orkolora rubando kun la dato 20-a de majo 1775, kaj masupre simila rubando kun la dato 12-a de aprilo 1776. Ĉi tiuj datoj korespondas respektive al la deklaracio de sendependo de Mecklenburg kaj al la rezolucio de Halifakso, du okazaĵoj kiuj okazis en Norda Karolino kiel avangardaĵoj de la usona movado por sendependeco.

La parlamenta ŝtato ĝin adoptis en marto 1885 anstataŭante tiun de la 22-a de junio 1861, kiu estis tuj adoptita post la secesio de la Unio. La ruĝo de la antaŭa flago estis anstataŭita de la bluo memore al la Bonnie Blue flag.