Flago de Podlaĥia provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Podlaĥia provinco
Flago de Podlaĥia provinco
Flago de Podlaĥia provinco
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Pollando
Proporcio 5:8
Priskribo Kvar horizontalaj strioj en la kvar koloroj, de supre sinsekve: blanka, ruĝa, flava kaj blua.
Oficialigo 30-a de aŭgusto 2002
vdr

Flago de la Podlaĥia provinco estas la simbolo de la Podlaĥia provinco. La flago estis adoptita per la rezolucio N-ro LIV/448/02 de la provinca konsilio la 30-an de aŭgusto 2002. La flago de la Podlaĥia provinco havas la formon de rektangulo kun la proporcioj 5:8. Ĝi konsistas el kvar horizontalaj strioj de egala larĝo laŭ jenaj koloroj, sinsekve de supre: blanka, ruĝa, flava kaj blua. La supra blanka strio rilatas al la Blanka Aglo kaj Kavaliro, troviĝantaj en la blazono de la provinco; la ruĝo venas el la koloro de la heraldika ŝildo; la flava strio velas el la ora krono, la beko kaj la kruroj de la Aglo, la kruco sur la ŝildo de la Kavaliro, la glavo, la spronoj de la Kavaliro kaj la jungaĵo; la malsupra blua strio rilatas al la ŝildo, selo kaj ĉabrako de la Kavaliro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]