La flago de Rusio estas trikoloro, kun tri egalaj horizontalaj kampoj, blanka ĉe la supro, blua ĉe la mezo, kaj ruĝa ĉe la malsupro. La flago unue uziĝis kiel ensigno por komercistaj kaj militaj ŝipoj kaj oficialiĝis ne ĝis 1896. Onidire, ĝi eble baziĝas sur la nederlanda trikoloro. La Rusia Provizora Registaro daŭre uzis ĝin eĉ post la renversiĝo de la Caro en la Februara revolucio, kaj oni ne anstataŭis ĝin ĝis la Oktobra revolucio, kiu establis la bolŝevikan registaron. Ekde tiu tempo, oni preferis ruĝan flagon montrantan komunismajn simbolojn ol la trikoloron. Ne estis ĝis la renversiĝo de Sovetunio en 1991, ke oni reoficialigis la trikoloron kiel la flago de la Rusia Federacio. La moderna flago travivis etan ŝanĝon en 1993, kaj restas oficiale ekde 2000. La flago de Rusio fontis la tutslavajn kolorojn (la ruĝan, la bluan, kaj la blankan) kiuj aperas en la flagoj de slavaj landoj (inkluzive de Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio, kaj Serbio).