Flago de Tenesio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Tenesio
Flago de Tenesio
Flago de Tenesio
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Trokolora flago: ruĝa, blaka kaj blua kun centra cirklo kun tri blankaj steloj.
Oficialigo 10-a de oktobro 1911
vdr

La flago de Tenesio (subŝtato en Usono) konsistas el cirklo sur ruĝa kampo, kun blua strio en la dekstra ekstremo. La centra cirklo havas tri blankajn stelojn kaj la cetero estas kovrata de bluo. La flago estis dezajnita de la kolonelo LeRoy Reeves, de la Nacia Gardistaro de Tenesio. La Parlamento de Tenesio oficiale adoptis ĝin en 1905. ĝi estis unuafoje hisata la 10an de oktobro 1911 dum la inaŭgur-ceremonio de la East Tennessee State Normal School en Johnson City. La tri steloj reprezentas la tri precipajn geografiajn dividojn de la ŝtato, Orienta Tenesio, Centra Tenesio kaj Okcidenta Tenesio. La blua cirklo ĉirkaŭ la steloj simbolas la unuecon inter la 'grandaj dividoj' de la ŝtato. La blua strio estas nur dezajn-ornamo sen specifa simboleco.