Flago de Turkmena Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Turkmena Soveta Socialisma Respubliko

La lasta flago de la Turkmena SSR estis adoptita la 1-an de aŭgusto 1953.

La flago de la Turkmena Soveta Socialisma Respubliko estas prezentita kiel rektangula ruĝa flago kun du iomete apartigitaj helbluaj strioj en la centro (kiuj reprezentas la riverojn Amudarjo kaj Sirdarjo), kun la oraj martelo kaj rikoltilo, kaj la ora ruĝa stelo ĉe la supro de la kantono.

Antaŭ tio, la flago estis ruĝa kun la cirilaj karakteroj ТССР (TSSR) en oro en la pintangulo. Inter 1937 kaj la adopto de ĉi-supra flago en la 1940-aj jaroj, la flago estis la sama, sed kun la karakteroj en la latina alfabeto (T.S.S.R.).

En la 1930-aj jaroj, la turkmena flago estis ruĝa kun granda rikoltilo kaj martelo en la pintangulo, simila al la flago de Sovetunio.