Flago de Vaŝingtono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Vaŝintono)
Flago de Vaŝingtono
Flago de Vaŝingtono
Flago de Vaŝingtono
flago de provinco aŭ subŝtato • flago de urbo
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo dukolora (blanka kaj ruĝa) kun 3 kvinpintaj ruĝaj steloj
Oficialigo 15-a de oktobro 1938
vdr

La flago de Vaŝingtono (speciala distrikto kaj ĉefurbo de Usono) estas blanka, kun tri kvinpintaj ruĝaj steloj sur du ruĝaj stangoj. Ĝi baziĝas sur la blazono de la familio de George Washington.

Dum preskaŭ unu jarcento, Vaŝingtono ne havis oficialan flagon, ĝis 1938, kiam la Kongreso establis komisionon por elekti la flagon. La komisiono fine elektis per malferma konkurso la dizajnon de Charles A.R. Dunn, grafika dizajnisto. Lia propono estis fine adoptita la 15-an de oktobro 1938.