Flago de la Falklandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Falklandoj
nacia flago
Lando  Insuloj Falklandoj
Proporcio 1:2
Oficialigo 25-a de januaro 1999
vdr

La unua flago de la Insuloj Falklandoj estis adoptita la 29-an de septembro 1948. Ĝi baziĝas je flaga dezajno en Britio nomata "blue ensign" - malhelblua fono kun la flago de Britio en la supra, heraldike dekstra kvarono. Al ĝi en la heraldike maldekstra flagoduono estis aldonita la insula blazono, origine sur blanka disko. En 1999, la grandeco de la blazono estis pliigita kaj la blanka disko forigita por krei la nunan flagon.

Dum la Falklanda milito, kiam Argentino okupis la insulojn, la flago estis malpermesita kaj en ĝia loko la flago de Argentino estis hisita. Nuntempe, Argentino asertas ke la insuloj estas parto de la Provinco Fuegio, Antarkto kaj sud-atlantikaj insuloj kaj konsideras la flagon de la provinco por esti la flago de la insuloj, kvankam ĝi neniam estis hisita sur ilin.

Brita komercflago kun la Falklando-blazono estis adoptita en 1998 kaj estas uzita kiel la civila flago de la insuloj.