Flago de Armena Soveta Socialisma Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de la SSR de Armenio)
Flago de Armena Soveta Socialisma Republic

La flago de la Armena Soveta Socialisma Respubliko estis adoptita la 17-an de decembro 1952 fare de la registaro de tiu de Armena SSR.

Ĝi konsistis el ruĝa flago kun meza blua linio kaj kun la simbolo de la rikoltilo kaj martelo kaj ruĝa stelo en la supra kantono.

La unua flago de Armena SSR estis lanĉita en la konstitucio, akceptita la 2-an de februaro 1922 de la Unua Kongreso de Popolaj Deputitoj de la Armena SSR. Tiu flago ekzistis nur por monato, ĉar la12-an de marto la Armena SSR estis unuigita kun la Kartvela SSR kaj la Azerbajĝana SSR sub la Transkaŭkaza SFSR, kiu denove estis dividita en tiujn tri respublikojn en 1936.

Inter 1936 kaj 1952, la flago estis ruĝa kun la ora rikoltilo kaj martelo en la supra maldekstra angulo. La armenaj karakteroj HSSR (por Hajkakan Sovetakan Socialistakan Respublika estis en ora koloro sub la rikoltilo kaj martelo.

Inter 1922 kaj 1936, la flago estis la sama kiel inter 1936 kaj 1952, sed sen la rikoltilo kaj martelo, kaj kun la cirilaj karakteroj ССРА (SSRA) en ilia loko.